Aĵetoj

19.07.2010 § 1 komento

Nu, la malvarma vintra vetero foriris lastmonate (tre malfrue, ĉi-jare). Tempete, la vetero tro varmis, sed nun ĝi fine bonas. Dum la varmvetero, mi aĉetis novan klimatizilon por mia loĝoĉambro. Lastjare, mi aĉetis unu por mia dormĉambro, sed mia loĝoĉambro restis tro varma (kaj la klimatizilo estas tro eta por malvarmigi mian tutdomon).  Ĉi-jare, tamen, eĉ mia loĝoĉambro tre komfortas. Malkiel la alia klimatizilo, la nova ankaŭ estas varmilo, do mi povas uzi ĝin tutjare; kiel klimatizilo somere, kaj varmilo vintre (kaj aŭtune kaj printempe; verdire, Oregono plejparte malvarmas).

Mi ferios sekvasemajne, kvankam mi ne vojaĝos ien ajn (eble al la oregona marbordo, kvankam mi ne plene scias nuntempe).  Mi ne vere volas ferii, sed mi devas tiel fari se mi volas ne perdi miajn ferihorojn (se oni ne uzas siajn ferihorojn, kaj ili alkreskas pli ol 80 horoj, ĝis la sumo subiĝas ol 80, novhoroj perdiĝas).

Pro la varmvetero, mi prenis mian katon Ted al la bestbelistoj.  Tie, ili razis lin, kaj nun li aspektas kiel  kreaĵon de D-ro. Seuss (ili razis nur lian korpon, sed ne lian kapon, la ekstremaĵojn de liaj piedoj, aŭ la ekstremaĵon de lia vosto).  Mi faras tion al li ĉiujare, kaj li malamas ĝin ege.  Sed, poste, li pli komfortas ol se mi ne faris.

§ One Response to Aĵetoj

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Aĵetoj at Usono.

meta