Sanĝenoj Kaj Novaŭto

11.11.2010 § 1 komento

Mi ankoraŭ vivas, kaj mia sano estas plibona ol antaŭe.  Sed, mi ne plene tutsanas.  Mi fojfoje sentas enventran doloreton, kaj mi ankoraŭ manĝu tre mildajn manĝaĵojn.  TRE mildaj.  Mi revas pri gustaj manĝaĵoj, sed, se mi manĝus tian manĝaĵon, mi rapide relernus kial mi ne faru tiel.  Alikaze, tago al tago, mia vivo plejparte bonas.

La veterprognozistoj diris ke la venonta vintro pli malvarmos kaj neĝplenos ol normale, ĉi tie en Oregono.  Mia aŭto, 1998 BMW 328i, estas enneĝe neveturigebla.  Se mi provus enneĝe veturigi ĝin, la aŭto nur glitus senrege.  Antaŭ du jaroj, dum du semajnoj mi ne povis proneĝe eliri de mia domo.  Nu, mi povis eliri kaj promeni tra la neĝo, sed mi ne povis veturigi ien ajn.  Kaj tiam ne estis la unua tempo, kiam tio okazis.

Ne plu.

Mi vendis la BMW antaŭ du semajnoj, kaj aĉetis novaŭton; 2010 Mercury Milan (ne la hibrida modelo, tamen).  Ĉi tiu aŭto uzas “ĉiurada veturigo” (angle: all-wheel drive), kaj tiaj aŭtoj facile veturas tra neĝo.  Ĉi tiu aŭto ankaŭ estas mia unua novaŭto.  Ĉiuj el miaj antaŭaj aŭtoj estis antaŭposeditaj.  Mia BMW jam havis 50,000 mejlojn kiam mi aĉetis ĝin.  Sed, ne la Milan.  Ĝi havis nur 150 mejlojn.  Kial 150?  Ĉar mia bofrato vendis al mi la aŭton (li estas aŭtovendisto), kaj li laboras en Novporto, kiu estas 150 mejloj for de mi.  Mi ne provveturigis la aŭton antaŭ kiam mi aĉetis ĝin.  Mi fidis ke mia bofrato ne vendu al mi aŭtaĉon, ĉar li estas mia bofrato.  Se la aŭto aĉus, li priaŭdus ĝin ĉiam senfine.

Sed la aŭto ne aĉas.  Mi ŝatas ĝin.  Ĝi pli grandas ol la BMW, kaj iomete pli potencas.  Kaj ĝi odoras tre bone – kompreneble, kiel novaŭto!  Ĝi tre multekostas, do mi esperas ke mi posedos ĝin longatempe.

§ One Response to Sanĝenoj Kaj Novaŭto

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Sanĝenoj Kaj Novaŭto at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: