Santesta Rezulto

02.12.2010 § Komenti

Hodiaŭ mi havis rendevuon ĉe la malsanulejo por santesto, rilate al mia sanĝeno dum oktobro.  Mi ne diris al vi la detalojn de la santesto, sed mi feliĉas raporti ke mia sanĝeno ne tiom gravas kiel ni pensis.  Kaj mia patro kaj patrino havis kanceron (kiu mortigis mian patrinon, kvankam mia patro ankoraŭ vivas kun preskaŭ 97 jaroj), kaj tiu sanĝeno montris similajn simptomojn, do mi timis ke mi ankaŭ eble havis la saman problemon.

Sed ne.  Mi ne havas kanceron.

La sanĝeno kiun mi havas ne foriros – mi havos ĝin ĉiam – sed mi povas regi ĝin per dietŝanĝo, kaj mi ne bezonos kirurgion.  Fakte, la ĝeno tre ordinaras, kaj la plejmulto el homoj evoluos ĝin dum iliaj vivdaŭroj kaj neniam rimarkos.  Mi estas unu el la malbonŝanculoj kiuj rimarkas ĝin.  Jej!  Sed… ĝi povus esti multe pli malbona, kaj ne estas.  Do, mi konsideras min ne esti tro malbonŝanca.

La santesto ne tre amuzis, kaj daŭris kelkhore, sed, eĉ tiele, mi opinias ke hodiaŭ estis bontago.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Santesta Rezulto at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: