Varmas Kaj Malsekas

13.12.2010 § Komenti

Kvankam hodiaŭ estas preskaŭ la mezo de decembro, la vetero strangas nevintre.

Tra la mezo de Usono, oni havas multan neĝon kaj tre malvarman veteron.  Lastan semajnfinon, en Minneapolis, parto de la tegmento de la Metrodome (sporta areno) proneĝe disfalis.  Minneapolis havas multan sperton rilate al neĝo, sed (laŭ la novaĵistoj) kaj dum kaj tujpost la ŝtormo, la urbo preskaŭ tute fermiĝis.

Virino, kiun mi konas en San Diego, diris al mi ke la temperaturo tie estis pli ol 90F / 32C dum la semajnfino!  Tio tre strangas dum ĉi tiu parto de la jaro.  Kaj, ĉi tie en Oregono, hodiaŭ la temperaturo estis preskaŭ 60F / 15C.

Ne neĝo por ni! Tre bone, laŭ mi.

Pluvas ege ĉi tie, tamen.  Tute tra la semajnfino, kaj hodiaŭ, pluvegis.  La televidila veterprognozisto diris ke la ĉi-nokta pluvo tiom egos ke ĝi eble prosone vekos nin!  Eeeee!  Laŭ mi, pluvo ne tiel malbonas kiel neĝo, tamen, krom se ĝi inundiĝas.  Inundado estas danĝero, kaj iom da niaj riveroj kaj riveretoj ofte inundiĝas kiam ni ricevas tiom da pluvego kiel ni lastatempe ricevis, kaj baldaŭ ricevos.  Mi esperas ke iu ajn venonta inundo ne troos.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Varmas Kaj Malsekas at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: