Wikileaks
21.12.2010 § 1 komento
Mi ne scias kion pensi pri Wikileaks.
Unuflanke, mi kredas ke iom da registara informo devas sekreti. Certe, maldaŭra informo pri militaj aŭ policaj agadoj devas sekreti ĝis la agadoj finiĝas. Informo kiu vere endanĝerigas homojn se la informo publikiĝas devas resti sekreta, ĝis la informo ne plu danĝeras.
Aliflanke, la plejparto de registara informo (eble ĉiu registara informo) ne devas sekreti ĉiam. Iu informo pri kiu homoj opinias ke ĝi neniam devas malkovriĝi… eble la subjekto de tiu informo neniam devas fariĝi.
La dua flanko estas, mi kredas, la valoro de Wikileaks. Registaroj iam faras aferojn kiuj senmoralas aŭ senleĝas. Certe, la usona registaro estas ne escepto. Evidente, la homoj kiuj kaŭzas/subtenas tiajn agojn volu ke informo pri iliaj agoj sekretas. Senfine. Sed, se la registoj kredas ke iliaj senmoralaj aŭ senleĝaj agoj malkovriĝos, eble ili ne tiel faras. Tamen, iom da homoj volos pligrandigi la sekretemon de iliaj organizoj – sed ju pli sekretema iĝos organizoj, des malpli efikaj ili iĝos. Tiu ankaŭ bonas. Ambaŭkaze, organizoj perdas sian povon agi malbone.
La unua flanko estas, mi kredas, la malforto de Wikileaks. La ekvilibro inter likante informo kiu endanĝerigas homojn, kaj informo kiun la publiko devas scii kontraŭ la registara volo, estas malfacile ĝuste juĝi. Mi ne volas fari! Do… kiu povas? Julian Assange? Nu, iu jesas, iu neas. Mi ne scias (kvankam mi iretas neen).
Ĝis nun, tamen, eĉ Julian Assange ankaŭ ne jesis. Fakte, Wikileaks nur donis iliajn “likojn” al kelkaj ĵurnaloj, kaj ne publike eldonis iun ajn, kiun la ĵurnaloj ne eldonis unue. Do, Wikileaks ne publikigis iun ajn unue, kaj tiel ne decidis kion estis danĝera aŭ ne, sed anstataŭe lasis la decidon al la ĵurnal(ist)oj. Mi opinias ke tio estas la ĝusta decido.
Evidente, la usona registaro malakordas kun mi.
Mi konscias ke iuj registraraj agoj devas resti sekretaj, precipe la privaj konversacioj inter ambasadoroj kaj la interparolado inter oficialuloj kiuj klopodas solvi konfliktoj. Miaopinie, oni ne rajtas publikigxi tian informon. Sed mi pensas ke ni ne rajtas plenkulpigx J. Assange.
Anstataux koleregigxu kontrau J. Assange (aux Wiki-leaks) pro eldoni la informadon, nia zorgado devas afiksigxi en trovi la kialojn pro kio cxi tia situacio unualoke estis ebla.
Gxi estas hontinda embaraso ke iu povis akiri la informadon por publiki gxin.
Ili gxenas la geflugantojn en aerohavenjo, ili entrudigxas nia privecon multamaniere je la nomo de “nacia sekureco”. Eh–kio okazis kun la “sekureco” de nia oficiala nacia informado?