Matenmanĝo Kun Judy

16.01.2011 § Komenti

Ĉi-matenon, mi manĝis matenmanĝon kun mia amikino Judy, kiu estis kunlaboranto de mi antaŭ pli ol dek jaroj.  Mi ne vidis Judy ekde septembro de 2009, do ni havis multon priparoli.

Dum frua decembro, la patro de Judy forpasis, post longa malsano.  Ŝia patrino forpasis antaŭ kvin jaroj, kiun mi ne sciis (tiaj aferoj okazas kiam homoj nur malofte vidas unu la alian).  Ni parolis pri tiuj gepatraj aferoj, kaj ankaŭ pri mia resto en la malsanulejo dum oktobro, kaj pri ŝia filino Nora (kiu nun havas dek du jarojn!  Infanoj kreskiĝas tiom rapide.)

La manĝaĵo estis tre bona, kaj la matenmanĝo finiĝis tro rapide.  Judy plaĉegas al mi, kaj mi volas ne atendi alian jaron ĝis mi vidos ŝin denove.  Ni parolis pri alia renkonto, sed ne decidis pri dato.  Ŝia filino ne volas aŭskulti al la babilado de plenkreskuloj, do ni devos elekti tagon kiam Nora estos kun sia patro (la eksedzo de Judy).  Tiam, kiam mi rehejmenis, mi sendis Judy retpoŝton, por memorigi ŝin kontroli sian kalendaron.

Malsanmensulo

09.01.2011 § 2 komentoj

Hieraŭ, en Tuscon, Arizono, Gabrielle Giffords, unu el la reprezentantoj de Arizono en la Usona Kongreso, pafiĝis de viro nomita Jared Lee Loughner.  Li ankaŭ samtempe pafis dek ok aliajn homojn, kaj mortigis ses, inkluzive de naŭ jaraĝa knabino.  Kelkaj homoj ĉe la pafokazo ĉesigis lin antaŭ li povis pafi kaj mortigi plu.

Tuj, ambaŭ flankoj de la politika pejzaĝo ekparolis pri liajn motivojn.  La maldekstruloj kulpigis la incendiajn paroladojn de la dekstraj politikistoj dum la lastaj kelkaj jaroj.  Sarah Palin tuj forigis bildon de sia retpaĝaro de mapo kiu enhavis pafilajn fadenkrucojn super la loko de Gabrielle Giffords (inter aliaj maldekstraj politikistoj).  Ŝia proparolanto diris ke la fadenkrucoj ne estis vere fadenkrucoj, sed anstataŭe, termezuristaj signoj, kvazaŭ homoj kun cerboj ne konas la diferencon.

Dum decembro, Jared afiŝis kvar videojn al la interreto, ĉe YouTube.  Mi vidis tiujn videojn, kaj ili estas sensencaj kaj konfuzaj.  Li envidee provis uzi logikon por komuniki… ion… sed la subjektoj de sia logiko havas nur la formo, kaj ne la enhavo.  Oni tuj povas vidi ke tiuj videoj estas la produkto de ege malsana menso.  Ne ĉar li parolas pri morto, aŭ pafado, aŭ danĝeraĵoj, sed estas nur sento kiam oni vidas ilin.  Ili senkoheras, sed ne bonmaniere (kiel iom da arto).

Ĉe la YouTube paĝo, li ankaŭ listigas siajn plej ŝatatajn librojn.  La listo enhavas, inter aliaj, mikson de radikalaj politikaj libroj (komunista, naziista), utopiaj (Bestbieno, 1984, Sentima Novmondo), kaj libroj por infanoj (La Fantoma Pagbudo, Alico en Mirlando, ktp.), sed nenio intere – aŭ politikaj aŭ infanaj.  La infanaj libroj elstaras ege, kaj mi kredas ke ili montras ion gravan pri lia ĝenerala mensostato.

Tial, kvankam la dekstruloj kaj maldekstruloj kulpigas unu la alian por la motivoj de Jared, mi kredas ke la respondo estas io pli simpla.  Jared estas konfuzita malsanmensulo.  Lia cerbo ne funkcias ĝuste.  Li ne incitiĝis de la politika dekstro aŭ maldekstro.  Li estas nur freneza, kaj tio estas ĉio.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Januaro, 2011 at Usono.