Malsanmensulo
09.01.2011 § 2 komentoj
Hieraŭ, en Tuscon, Arizono, Gabrielle Giffords, unu el la reprezentantoj de Arizono en la Usona Kongreso, pafiĝis de viro nomita Jared Lee Loughner. Li ankaŭ samtempe pafis dek ok aliajn homojn, kaj mortigis ses, inkluzive de naŭ jaraĝa knabino. Kelkaj homoj ĉe la pafokazo ĉesigis lin antaŭ li povis pafi kaj mortigi plu.
Tuj, ambaŭ flankoj de la politika pejzaĝo ekparolis pri liajn motivojn. La maldekstruloj kulpigis la incendiajn paroladojn de la dekstraj politikistoj dum la lastaj kelkaj jaroj. Sarah Palin tuj forigis bildon de sia retpaĝaro de mapo kiu enhavis pafilajn fadenkrucojn super la loko de Gabrielle Giffords (inter aliaj maldekstraj politikistoj). Ŝia proparolanto diris ke la fadenkrucoj ne estis vere fadenkrucoj, sed anstataŭe, termezuristaj signoj, kvazaŭ homoj kun cerboj ne konas la diferencon.
Dum decembro, Jared afiŝis kvar videojn al la interreto, ĉe YouTube. Mi vidis tiujn videojn, kaj ili estas sensencaj kaj konfuzaj. Li envidee provis uzi logikon por komuniki… ion… sed la subjektoj de sia logiko havas nur la formo, kaj ne la enhavo. Oni tuj povas vidi ke tiuj videoj estas la produkto de ege malsana menso. Ne ĉar li parolas pri morto, aŭ pafado, aŭ danĝeraĵoj, sed estas nur sento kiam oni vidas ilin. Ili senkoheras, sed ne bonmaniere (kiel iom da arto).
Ĉe la YouTube paĝo, li ankaŭ listigas siajn plej ŝatatajn librojn. La listo enhavas, inter aliaj, mikson de radikalaj politikaj libroj (komunista, naziista), utopiaj (Bestbieno, 1984, Sentima Novmondo), kaj libroj por infanoj (La Fantoma Pagbudo, Alico en Mirlando, ktp.), sed nenio intere – aŭ politikaj aŭ infanaj. La infanaj libroj elstaras ege, kaj mi kredas ke ili montras ion gravan pri lia ĝenerala mensostato.
Tial, kvankam la dekstruloj kaj maldekstruloj kulpigas unu la alian por la motivoj de Jared, mi kredas ke la respondo estas io pli simpla. Jared estas konfuzita malsanmensulo. Lia cerbo ne funkcias ĝuste. Li ne incitiĝis de la politika dekstro aŭ maldekstro. Li estas nur freneza, kaj tio estas ĉio.
Jes, probable estas tiel, vi sendube konas pli ol mi. Sed eĉ malsanuloj ne vivas izolitaj, kaj ankaŭ ilia mensa konfuzo dependas de la ĉirkaŭaĵo, ĉu ne?
Eble. Certe, la ĉirkaŭaĵo kontribuas, al pli aŭ malpli grado, al homa memkonsisto. Sed, mi opinias ke la efiko de granda, malĝusta, kemia malekvilibro en la cerbo plifortas super la ĉirkaŭaĵo. Estas fizika malkapablo kiu povas esprimi sin per malnormalaj agoj.
Skizofrenio estas tia kemia malekvilibro de la cerbo.
Tio ne signifas ke li devu liberi. Ni bezonas protekti nin de kaj danĝeraj bestoj kaj homoj. Jared montris al la mondo ke li tre danĝeras, do ni devas fari ion por protekti nin kontraŭ li.
Malsanulejo? Prizono? Ekzekutado? Mi ne scias tion, kio estas la kaj ĝusta kaj justa ago.