La Etaĵoj De Malfrua Februaro
27.02.2011 § 2 komentoj
Mi komponis novan muzikaĵon, kiu aŭskulteblas ĉi tie. La muzikaĵo nomiĝas “Flashes Overhead”, kaj troveblas listosupre (la aliaj muzikaĵoj tie ankaŭ estas la miaj, se oni deziras aŭdi plu).
Dum la kompontempo de la supre menciita muzikaĵo, mia komputilo rifuzis ludi, kaj ĝenis min per mesaĝo ke la komputilo estas tro malrapida por ludi mian muzikaĵon. Tio ege ne bonas, ĉar tiu muzikaĵo ne komplikiĝas, kaj mi deziros komponi eĉ pli komplikajn muzikaĵojn estontece. Sed, mi komprenas; la komputilo havas preskaŭ kvar jarojn, kaj, kvankam ĝi estis tre forta maŝino antaŭ kvar jaroj, ĝi ne tielas nuntempe. Kaj la programoj, kiujn mi uzas por komponi, postulas pli kaj pli rimedojn ĉiujare.
Do, mi aĉetis novan komputilon. Komputiloj iĝis tiom malmultekostaj lastatempe! Mi ne skribos la konstruplanon de la komputilo – sufiĉas diri ke ĝi estas minimume kvaroble plibona ol mia antaŭa, kaj kostis nur $499.
Mia malnova monitoro ne plu funkcias bone – surekranaĵoj sangas dekstre kaj malklariĝas – do mi ankaŭ aĉetis novan 27″ monitoron. Mia laboreja monitoro estas 27″, kaj kiam ajn mi rehejmiĝis, mia 20″ monitoro ekaspektis eta. Nun miaj monitoroj, hejme kaj laboreje, egalas. Plejparte, miaj postulantaj muzikprogramoj nun pli feliĉas, kaj tial mi ankaŭ.
La antaŭraportita neĝo venis, kaj iris. La lastaj kelkaj tagoj tre malvarmis, sed ni “ĝuis” surteran neĝon nur unutage, kaj ĝi rapide degelis. Kvankam, ni atingis rekordajn nivelojn de malvarmo dum du noktoj. Iom da varmo revenis hodiaŭ, tamen, kaj nia temperaturo nun estas pli aŭ malpli kutima.
Neĝo Venos
21.02.2011 § Komenti
Kvankam ĝis nun en Oregono la vintro tre mildis, ni ne povos eskapi. Ne. La veteristoj diris al ni ke, dum ĉi tiu semajno, la neĝo vizitos nin. Probable merkredon aŭ/kaj ĵaŭdon. La ceteraj partoj de la nacio havis neĝon (per tre fortaj kaj malbonaj ŝtormoj) dum multaj monatoj, kaj dumtempe ni oregonanoj vidis aerneĝon nur unufoje, kaj terneĝon nefoje. Sed, la neĝodioj evidente opinias ke ili devos veni oregonen antaŭ printempo pelos sin norden.
Estas tiom malfrue dum la vintra sezono, do la apero de neĝo, nun, surprizas (kaj ne, almenaŭ por mi, plaĉas).
Malnovaj Bildoj de Novjorko
01.02.2011 § 1 komento
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi enlaboreje kreis novajn ekranfonojn. Mi decidis ke mi deziris ion malsaman al miaj antaŭaj ekranfonoj, kiuj estis plejparte tre kolorplenaj. Mi ankaŭ deziris ion interesan. Do, mi iris al Shorpy. Ĉe Shorpy troviĝas multaj bildoj de antaŭ (ĉirkaŭ) 100 jaroj. La bildoj restaŭriĝas per Shorpy, kaj aspektas tre klaraj kaj bonaj. Ili ankaŭ estas tre grandaj bildoj, do ili povas facile ekranfoniĝi por eĉ la plej grandaj ekranoj (mia monitoro, ĉe mia laborejo, estas ega 27″). Preskaŭ ĉiu bildo estas nigra-kaj-blanka.
Mi serĉis por bildoj de la Urbo de Novjorko. Mi ne loĝas en Novjorko, do kial mi elektis tiun urbon? Mi ne vere scias – mi supozas ke mi deziris temon por la bildoj, kaj ŝajnis al mi ke estus multaj bildoj de tie, do mi elektis la Novjorkan temon. Ĉiukaze, mi trovis ĉirkaŭ 20 bildojn de inter 1900 kaj 1935. Mi stucis kaj regrandigis ilin por konformi al mia ekrano. Ĉiuduonhore, la komputilo hazarde elektas novan por montri dum la sekva duonhoro.
La bildoj estas tre interesaj. Iom el la bildoj estas larĝaj vidoj de la urbo, de altloko sur la Empire State Building. La urbo aspektas tiom malsimila al modernaj urboj. Unue, estas ne altaj brilaj vitraj turoj. Neniom. Ĉiuj ĉielskrapantoj konstruiĝis de betono, stono, briko. Modernaj urboj estas plenaj de vitraj turoj, sed estis neniom dum 1932. Kaj multe da la fenestroj de la ĉielskrapantoj estas malfermaj! Vi neniam vidus tion hodiaŭe. Ili ankaŭ ne havis klimatizatorojn dum 1932, kaj eĉ altaere, varmas dum somero.
La alia granda malsimilo al hodiaŭ: por ĉiuj homoj, se oni iras eksteren, si devas, devas, devas porti ĉapelon. Viro, virino, infano, bebo, ne gravas. Vi devas porti ĉapelon ekstere. Jes, mi havas unu bildon de “Little Italy” (Italieto), de 1910, en kiu estas videblaj homoj kiuj estas… senĉapelaj. Mi scias! Ekstere! Multaj senĉapelaj homoj. Evidente, ankaŭ senkulturaj sovaĝuloj kiuj ne taŭgas por civila societo. Unu aferon mi scias: kvankam iom el la ĉapeloj de la viroj ŝajnas bonaj, ĉiuj el la ĉapeloj de la virinoj aspektas vere teruraj. Mi neniam antaŭe vidis ĉapelojn tiel malbelaj kiel la ĉapeloj de la virinoj dum la frua dudeka jarcento.
La bildoj amuzas. Iom el la firmaoj en la bildoj ankoraŭ vivas (Coca Cola, Whitman’s Chocolates, ktp.), kaj iom ne (Belle Meade Sweets, kies fabrikejo brulis dum 1916). Plaĉas al mi vidi tiujn erojn el historio, fluantaj pretere sur mia ekrano.