Malnovaj Bildoj de Novjorko

01.02.2011 § 1 komento

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi enlaboreje kreis novajn ekranfonojn.  Mi decidis ke mi deziris ion malsaman al miaj antaŭaj ekranfonoj, kiuj estis plejparte tre kolorplenaj.  Mi ankaŭ deziris ion interesan.  Do, mi iris al Shorpy.  Ĉe Shorpy troviĝas multaj bildoj de antaŭ (ĉirkaŭ) 100 jaroj.  La bildoj restaŭriĝas per Shorpy, kaj aspektas tre klaraj kaj bonaj.  Ili ankaŭ estas tre grandaj bildoj, do ili povas facile ekranfoniĝi por eĉ la plej grandaj ekranoj (mia monitoro, ĉe mia laborejo, estas ega 27″).  Preskaŭ ĉiu bildo estas nigra-kaj-blanka.

Mi serĉis por bildoj de la Urbo de Novjorko.  Mi ne loĝas en Novjorko, do kial mi elektis tiun urbon?  Mi ne vere scias – mi supozas ke mi deziris temon por la bildoj, kaj ŝajnis al mi ke estus multaj bildoj de tie, do mi elektis la Novjorkan temon.  Ĉiukaze, mi trovis ĉirkaŭ 20 bildojn de inter 1900 kaj 1935.  Mi stucis kaj regrandigis ilin por konformi al mia ekrano.  Ĉiuduonhore, la komputilo hazarde elektas novan por montri dum la sekva duonhoro.

La bildoj estas tre interesaj.  Iom el la bildoj estas larĝaj vidoj de la urbo, de altloko sur la Empire State Building.  La urbo aspektas tiom malsimila al modernaj urboj.  Unue, estas ne altaj brilaj vitraj turoj.  Neniom.  Ĉiuj ĉielskrapantoj konstruiĝis de betono, stono, briko.  Modernaj urboj estas plenaj de vitraj turoj, sed estis neniom dum 1932.  Kaj multe da la fenestroj de la ĉielskrapantoj estas malfermaj!  Vi neniam vidus tion hodiaŭe. Ili ankaŭ ne havis klimatizatorojn dum 1932, kaj eĉ altaere, varmas dum somero.

La alia granda malsimilo al hodiaŭ: por ĉiuj homoj, se oni iras eksteren, si devas, devas, devas porti ĉapelon.  Viro, virino, infano, bebo, ne gravas.  Vi devas porti ĉapelon ekstere.  Jes, mi havas unu bildon de “Little Italy” (Italieto), de 1910, en kiu estas videblaj homoj kiuj estas… senĉapelaj.  Mi scias!  Ekstere!  Multaj senĉapelaj homoj.  Evidente, ankaŭ senkulturaj sovaĝuloj kiuj ne taŭgas por civila societo.  Unu aferon mi scias: kvankam iom el la ĉapeloj de la viroj ŝajnas bonaj, ĉiuj el la ĉapeloj de la virinoj aspektas vere teruraj.  Mi neniam antaŭe vidis ĉapelojn tiel malbelaj kiel la ĉapeloj de la virinoj dum la frua dudeka jarcento.

La bildoj amuzas.  Iom el la firmaoj en la bildoj ankoraŭ vivas (Coca Cola, Whitman’s Chocolates, ktp.), kaj iom ne (Belle Meade Sweets, kies fabrikejo brulis dum 1916).  Plaĉas al mi vidi tiujn erojn el historio, fluantaj pretere sur mia ekrano.

§ One Response to Malnovaj Bildoj de Novjorko

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Malnovaj Bildoj de Novjorko at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: