La Etaĵoj De Malfrua Februaro

27.02.2011 § 2 komentoj

Mi komponis novan muzikaĵon, kiu aŭskulteblas ĉi tie.  La muzikaĵo nomiĝas “Flashes Overhead”, kaj troveblas listosupre (la aliaj muzikaĵoj tie ankaŭ estas la miaj, se oni deziras aŭdi plu).

Dum la kompontempo de la supre menciita muzikaĵo, mia komputilo rifuzis ludi, kaj ĝenis min per mesaĝo ke la komputilo estas tro malrapida por ludi mian muzikaĵon.  Tio ege ne bonas, ĉar tiu muzikaĵo ne komplikiĝas, kaj mi deziros komponi eĉ pli komplikajn muzikaĵojn estontece.  Sed, mi komprenas; la komputilo havas preskaŭ kvar jarojn, kaj, kvankam ĝi estis tre forta maŝino antaŭ kvar jaroj, ĝi ne tielas nuntempe.  Kaj la programoj, kiujn mi uzas por komponi, postulas pli kaj pli rimedojn ĉiujare.

Do, mi aĉetis novan komputilon.  Komputiloj iĝis tiom malmultekostaj lastatempe!  Mi ne skribos la konstruplanon de la komputilo – sufiĉas diri ke ĝi estas minimume kvaroble plibona ol mia antaŭa, kaj kostis nur $499.

Mia malnova monitoro ne plu funkcias bone – surekranaĵoj sangas dekstre kaj malklariĝas – do mi ankaŭ aĉetis novan 27″ monitoron.  Mia laboreja monitoro estas 27″, kaj kiam ajn mi rehejmiĝis, mia 20″ monitoro ekaspektis eta.  Nun miaj monitoroj, hejme kaj laboreje, egalas.  Plejparte, miaj postulantaj muzikprogramoj nun pli feliĉas, kaj tial mi ankaŭ.

La antaŭraportita neĝo venis, kaj iris.  La lastaj kelkaj tagoj tre malvarmis, sed ni “ĝuis” surteran neĝon nur unutage, kaj ĝi rapide degelis.  Kvankam, ni atingis rekordajn nivelojn de malvarmo dum du noktoj.  Iom da varmo revenis hodiaŭ, tamen, kaj nia temperaturo nun estas pli aŭ malpli kutima.

§ 2 Responses to La Etaĵoj De Malfrua Februaro

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Etaĵoj De Malfrua Februaro at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: