La Unuaj Tri Monatoj

19.03.2011 § 1 komento

Nu, ĝis nun, ĉi-jaro ŝajnas tre okazplena.

Dum februaro, la jaro 1989 vizitis la mezorienton, unu domeno post alia.  Libio decidis ne rajdi la ondon, tamen.  Mi opinias ke tiu decido ne bonos estontece por Sro. Kadafi.  Sed, kiu scias?  Kadafi surprizis min antaŭe; mi miras ke li ankoraŭ vivas, post tiom da jaroj.   Li ŝajnas posedi tre fortan travivemon.

Ĉiuj jam konas pri la okazo de la 11a de marto en Japanio.  Mi malfeliĉas por ili.  Mi travivis la (ankaŭ 1989) “La Prieta” tertremon en San Francisco.  Tiu tertremo estis la plejgranda el tiuj, kiujn mi iam ajn spertis, kaj estis 7.2.  La japania tertremo estis 9.0.  La 9.0 tertremo estas (mi kredas) preskaŭ 100x plejgranda ol 7.2.  Mi ne povas imagi.

Sed, tertremo ne sufiĉis.  Do, la tertremo kaŭzis cunamon, kiu detruis multajn urbojn kaj multe da lando.  Japanio mem translokiĝis tertreme preskaŭ tri metroj, kaj malleviĝis iom, do la akvo de la cunamo ne povas forflui.  Miloj da homoj mortis.  Centmiloj da homoj estas senhejmaj.

Sed, cunamo ne sufiĉis.  Do, kune, kaj la tertremo kaj la cunamo detruis multe da nukleaj reaktoroj.  La problemo egas kaj kreskemas.  Pli homoj mortis, kaj denove eĉ pli homoj ne povas dormi en iliaj propraj litoj.

Do, la unuaj tri monatoj de la jaro alportis ŝanĝegojn al du partoj de la mondo, kaj la jaro estas ankoraŭ juna.  Kio sekvos…?

§ One Response to La Unuaj Tri Monatoj

  • trano diras:

    Ĝi estas vero, sed mi pensas, ke la 2010a estis pli malbona. Speciale por Pollando.
    Vintro – frostegoj. 10-a de aprilo – tragedio en Smoleńsk (http://goo.gl/LRbxm). Majo, junio – superakvegoj. Julio – sekeco.
    Kaj mi esperas, ke la 2011a estos pli bona.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Unuaj Tri Monatoj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: