La “Occupy” Movado
05.11.2011 § 3 komentoj
La “Occupy” movado kreskiĝis de nur kelkaj nerimarkitaj manifestaciantoj en malgranda parko en la Urbo de Novjorko, ĝis forto de dekmiloj da homoj en urboj ĉirkaŭ la mondo. Tio okazis dum nur malpli ol du monatoj.
Kio okazos al la movado dum la venonta jaro? Ĉu ĝi disiĝos? Ĉu ĝi iĝos nova politika partio? Aŭ, ĉu ĝi iĝos io alia; io, kion mi ne povas nuntempe aŭguri?
Mi mem opinias ke la movado ne malaperos. Kvankam malvarmo kaj neĝo venas kaj venos al la pli nordaj areoj de la lando, fakto kiu eble indikas malpli kaj malpli eksterajn ĉeestantojn dum la vintro, mi prognozas ke la movado daŭros.
Dum multaj jaroj, klaras ke la usona politika sistemo malfunkciis. Dum tro longa tempo, la homoj kiuj tenis politikan potencon en ĉi tiu lando venis el sociaj kaj ekonomiaj fonoj kiuj estas tre malsamaj ol tiuj de la 99% kiujn ili “gvidas”. Elektjaroj estas ĉiam plenaj da promesoj fare de la politikistoj por la ordinaraj homoj, sed la promesoj neniam plenumiĝas. De iu ajn flanko. Nenia progreso okazis en usonaj politikoj dum almenaŭ tridek jaroj. La politikaj demandoj kiuj daŭre revenas, denove kaj denove, elekto post elekto, estas ĉiam la samaj demandoj, kaj ili estas ĉiam distraĵoj de la veraj problemoj.
Sed, la veraj problemoj nun iĝas tro egaj kaj tro disvastiĝintaj por ignori plu. Homoj perdas iliajn hejmojn. Homoj perdas iliajn ŝparaĵojn. Homoj senlaboraj ne povas trovi laborojn. Kaj, nenia faciligo videblas. Ambaŭ politikaj partioj diris pri “la kreado de laboro” dum la lastaj kelkaj jaroj, sed la labora situacio ne plibonas. Anstataŭe, niaj “gvidantoj” malŝparas tempon por konfirmi ke “In God We Trust” (“Dion Ni Fidas”) estas ankoraŭ la moto de Usono. Ili malŝparas tempon kiun ili povu uzi anstataŭe por krei la ŝanĝojn necesajn por plibonigi la vivojn de ĉiuj.
Sed, evidente la reganta klaso ne volas krei ŝanĝon. Kial ili devas? Aferoj estas bonaj. Por ili. Ili posedas bonajn, altpagajn postenojn. Ili havas bonan sanzorgon. Iliaj belaj hejmoj kaj multekostaj aŭtomobiloj estas plenpagitaj. Ili havas monon en la banko, kaj pensiojn por kiam ili emeritiĝos. Iliaj infanoj ĉeestas bonajn lernejojn, kaj havas brilajn estontojn. Tiam, kiam ili ĉirkaŭvidas, ili vidas ke estas ankaŭ veraj por ĉiuj el la homoj kiujn ili persone konas.
La problemoj de la usonaj 99% ne estas problemoj por la reganta elito. Kaj, dum tio veras, mi kredas ke la “Occupy” movado kreskiĝos, vintra neĝo aŭ ne.
Mi ĝojas ke vi revenis al la blogado, kaj des pli pri tiu ja interesa movado. Estos bone scii kiel ĝi disvolviĝos estonte.
Dankon. Jes, bedaŭrinde mi pigris dum ĉi tiu jaro. Plejparte, mi ne sciis kion priskribi. Sed nun eventoj pli interesiĝas, kaj donas al mi ion. Krome, la nomo de mia taglibro estas “Usono”; mi devu mencii la plej gravan usonan socian movadon kiun mi vidis ĝis nun dum mia vivo.
Mi legis ke, pro la katastrofo de Fukuŝimo aperis plutonio 238 kaj plutonio 239 en Kalifornio je grado 43oble pli ol ajna maksimuno konstatita antaŭe. En marto 2011 trinkakvo de San Francisko entenis 181 oble la akcepteblan dozon da iodo 131. Pli proksime al vi la 4an de aprilo pluvakvo de Boise en Idaho entenis 80 oble la akcepteblan dozon da iodo 131. Komence aprilo 2011 la kvanto da ceziumo 137 en la grundo apud Reno, Nevado, estis 30 oble pli ol la akceptebla dozo. Estas terura !
kaj nun post unu jaro da ellasoj ? Eble la tuta planedo estas venenigita nun.
Ĉu estas movado kontraŭ nuklea energio ĉe vi ?