Babilejoj
30.06.2012 § Komenti
Mi memoras ke antaŭ multaj jaroj, en 1994, mi unue lernis pri la interreto. Tiame, mi nur lastatempe aĉetis komputilon, kaj io kiel la interreto sonis nekredebla. Sed, trovi eniron al la interreto estis, tiam, tre malfacile. Ankaŭ, reteniro estis tre multekosta; mi memoras ke, de unu kompanio, mi vidis $6 (usonaj dolaroj) por ĉiu horo de retuzo. Freneze!
Unu tago, mi ricevis KD-on de “America Online” (AOL). Hmmm. Mi nur bezonis meti la KD-on en la komputilon, kunligi la komputilon al la telefona sistemo, kaj doni al ili mian kreditkartan numeron, kaj mi havis la interreton! Kaj la prezo ne estis $6 ĉiuhore. Ĝi estis “nur” $2.95. Kvankam, mia kampara loĝurbeto ne havis telefonan enirnumeron, do mi bezonis uzi numeron ĉe proksima urbo. Tiu enirnumero kostis $0.10 ĉiuminute de la telefonkompanio.
Mi ne kalkulis ke ($0.10 x 60) + $2.95 = $8.95. Mi vere, vere deziris surreti.
Ĉiukaze, estis nemulte fari en AOL. Escepte por la babilejoj.
La babilejoj estis la plejbonaj lokoj en AOL. Homoj estis tie ĉirkaŭhorloĝe. Iam ajn oni deziris babili kun iu, iu estis tie.
Post iom da tempo, mi malkovris la veran interreton, kaj forlasis AOL. Tie, sur la vera reto, ne estis la AOL babilejoj. Anstataŭe, ni havis IRC. IRC estis ankaŭ bona, kaj estis iom simila al la AOL babilejoj, kvankam ĝi estis ankaŭ iom pli sovaĝa ol tio de AOL. Mi parolis kun homoj en IRC dum multaj jaroj, kaj ĝuis ĝin ege.
Nun, tamen, AOL estas plejparte morta. IRC estas plejparte morta (ĝi ankoraŭ ekzistas, sed tielas tre trankvile). Neniu plu kutime babilas rete kun nekonatuloj. Estas forumoj, jes, sed ili ne samas.
Mi opinias ke strangas ke unu el la plej retallogaĵoj de la frutagoj de la interreto, hodiaŭ plejparte malaperis.
Respondi