Trump Neniam Finiĝos
29.10.2016 § 1 komento
Antaŭ kelkaj jaroj, mi nuligis mian kablotelevidilan abonon. Anstatŭe, mi havas “Roku”, kiu montras videojn per la interreto. Mi ankaŭ povas ricevi kelkajn televidilajn staciojn per anteno, sed plejparte mi spektas YouTube per la Roku.
Mi ĵuras ke ĉiu video en YouTube estas pri Donald Trump. Trump, Trump, Trump. Kvankam mi voĉdonis por Hillary Clinton antaŭ semajno, la elekto ne vere finiĝos por ankoraŭ iomete pli ol unu semajno. Do, iomete pli ol unu semajno de Trump videoj. Kaj poste? Ha. Mi opinias ke la Trump videoj neniam finiĝos.
La novaĵkomunikiloj amas Donald Trump. Trump estas kiel konstanta aŭtokraŝo; eĉ se oni volas, oni ne povas rigardi aliloke. La novaĵkomunikiloj ĉiam volas trovi materialon, kaj Trump kreas ĝin preskaŭ ĉiutage. Sed, ĉu ni volas aŭdi pri Donald Trump tago post tago, senfine? Nu, mi certe ne volas tion, sed mi rimarkas ke kion mi volas ofte ne estas simila al kion la ĝenerala publiko volas.
La Elekto Finiĝas
22.10.2016 § 1 komento
Hodiaŭ, mi voĉdonis por Hillary Clinton. Estas farita. Por mi, la elekto finiĝas.
Ĉi tie, en Oregono, niaj elektoj estas ĉiam per poŝto, kaj ni ricevas la balotojn kelkaj semajnoj antaŭ la elekto. Mi ricevis la mian hieraŭ, kaj remetis ĝin en la poŝto ĉi-matene.
Mi supozas ke ne gravas ke mi voĉdonis por Hillary, ĉar preskaŭ certas ke Hillary gajnos ĉi tie en Oregono, ĉu mi voĉdonas aŭ ne. Tamen, mi deziras ke mia voĉdono estos parto de la fina sumo, por montri ke ni en la Pacifika Nordokcidento ne subtenas Trump aŭ liajn “idealojn”, kaj ju pli granda sumo kontraŭ Trump des pli bone.
Mi esperas ke la nombro de Trump-subtenantoj en Oregono, almenaŭ, estas malgranda. Mi sentas ke tiu nombro estas mezuro de nia retroireco.
Pli Pri Trump
16.10.2016 § 2 komentoj
Hieraŭ, mi diris ke mi surpriziĝas pri la nombro de usonanoj kiuj subtenas Donald Trump. Mi ne volas kredi ke la nombro estas tiom granda, sed mi devas.
Kiam Hillary Clinton nomis duono de la subtenantoj de Donald Trump “korbo de ĉagrenantoj” (“a basket of deplorables”), ŝi estis afabla. Mi kredas ke la nombro estas iom pli ol duono. Tiuj estas la homoj kiuj diras ke Trump diras tion, kion ili pensas. La aĵojn kiujn Trump diras, tamen, estas rasismaj kaj ksenofobiaj, do se tio estas kion oni pensas, oni estas ankaŭ rasisma kaj ksenofobia. Tiuj aferoj ne estas prifierindaj, sed la Trump subtenantoj fieras pri ili.
Simila al la konfederacia flago. “Heridaĵo de malamo” ankaŭ ne estas prifierinda, sed multaj Trump subtenantoj fiere flugas la konfederacian flagon, ofte kun “Trump 2016” skribita sur la flago. Tio diras al vi ĝuste pri ilia kredo, kaj la kredo de tiom pli kiuj nur flugas la flagon kore.
Mi komprenas ke multaj homoj ne ŝatas Hillary Clinton. Mi ankaŭ ne ŝatas ŝin. Sed kiom ajn malbona ŝi estas, ĝi ne faras Trump iomete bona.
Elekto
15.10.2016 § Komenti
Kompreneble, ĉar mi loĝas en Usono, eble vi pensas ke mi havus opinion pri la ĉi-jara elekto. Nu, jes, mi havas iom da pensoj.
Hillary Clinton ne plaĉas al mi. Mi ne malamas ŝin, sed mi preferis Bernie Sanders, kaj malfeliĉas ke li ne estas la kandidato. Hillary ne estas tro malbona, sed ŝi havas iom da problemoj por mi. Ŝi estas klare parto de la establo. Kun ŝi ni ne ricevos revoluciajn ideojn.
Kvankam Hillary ne plaĉas al mi, Donald Trump estas tute alia afero. Ne eĉ proksime. Trump estas la plej malbona politikisto mi iam vidis dum mia tuta vivo. Eble li estas la plej malbona prezidanta kandidato dum la historio de Usono. Mi ne certas pri tiu lasta parto, sed mi ne malkredus ĝin. Trump ŝajnas al mi politike freneza, kaj kun li ni ankaŭ ne havus revoluciajn ideojn; kun li ni havus nur stultajn ideojn kiuj nur helpus Donald Trump. Lia konduto estas ege malpruda, malameca, disigeca, kaj estas surpriza kaj ĝenplena al mi ke li havas tiun subtenon kiun li havas de supoze ordinaraj usonanoj. Certe li ne havas mian subtenon.
La aliaj kandidatoj estas ŝercokandidatoj; iu ajn kiu voĉdonas por Johnson aŭ Stein malŝparas sian voĉdonon. Do, kun Trump ni ricevos frenezaĵojn, kaj kun Hillary ni ricevos la nuna stato. Tiuj estas la du veraj elektoj en la ĉi-jara voĉdonado.
La nuna stato estas preferinda al la Trump alternativo. Mi voĉdonos por Hillary. Ne ĉar ŝi estas bonega, sed ĉar ŝi ne estas frenezulo, kaj mi ne nur volas ke Trump malvenkos, mi volas ke li malvenkegos, kun ne eĉ vojeto al la prezidanteco.
Kvar Jaroj
08.10.2016 § Komenti
Kvar jaroj. Estas kvar jaroj ekde kiam mi skribis ion ĉi tie, taglibre. Mi bedaŭras mian foreston, kaj ankaŭ ke mi ne skribis esperante multe dum tiu periodo. Ne eĉ multete, kaj ne nur ĉi tie, sed ie ajn. Eĉ ĉe Lernu!, mi skribis plejparte angle.
Mia problemo estas ĉiam ke mi havas nenion diri. Sed, malgraŭ tio, mi volas skribi esperante, ĉar se mi ne faros tiel, mi forgesos kiel. Jam, mi bezonas uzi vortaron pli ol antaŭe. Multe pli. Kaj ĉu mi faras erarojn? Mi ne scias. Mia studado ne estas bone, ankaŭ.
Sed, eĉ se miaj afiŝoj enuigas, mi devas skribi ilin. Mi ne devas zorgi pri la enuigeco de miaj afiŝoj komence! Ne, la plej grava afero estas ke mi skribu tri alineojn. Kaj jen! Mi havas tri alineojn. Do, nun estas tempo afiŝi ilin.