Elekto
15.10.2016 § Komenti
Kompreneble, ĉar mi loĝas en Usono, eble vi pensas ke mi havus opinion pri la ĉi-jara elekto. Nu, jes, mi havas iom da pensoj.
Hillary Clinton ne plaĉas al mi. Mi ne malamas ŝin, sed mi preferis Bernie Sanders, kaj malfeliĉas ke li ne estas la kandidato. Hillary ne estas tro malbona, sed ŝi havas iom da problemoj por mi. Ŝi estas klare parto de la establo. Kun ŝi ni ne ricevos revoluciajn ideojn.
Kvankam Hillary ne plaĉas al mi, Donald Trump estas tute alia afero. Ne eĉ proksime. Trump estas la plej malbona politikisto mi iam vidis dum mia tuta vivo. Eble li estas la plej malbona prezidanta kandidato dum la historio de Usono. Mi ne certas pri tiu lasta parto, sed mi ne malkredus ĝin. Trump ŝajnas al mi politike freneza, kaj kun li ni ankaŭ ne havus revoluciajn ideojn; kun li ni havus nur stultajn ideojn kiuj nur helpus Donald Trump. Lia konduto estas ege malpruda, malameca, disigeca, kaj estas surpriza kaj ĝenplena al mi ke li havas tiun subtenon kiun li havas de supoze ordinaraj usonanoj. Certe li ne havas mian subtenon.
La aliaj kandidatoj estas ŝercokandidatoj; iu ajn kiu voĉdonas por Johnson aŭ Stein malŝparas sian voĉdonon. Do, kun Trump ni ricevos frenezaĵojn, kaj kun Hillary ni ricevos la nuna stato. Tiuj estas la du veraj elektoj en la ĉi-jara voĉdonado.
La nuna stato estas preferinda al la Trump alternativo. Mi voĉdonos por Hillary. Ne ĉar ŝi estas bonega, sed ĉar ŝi ne estas frenezulo, kaj mi ne nur volas ke Trump malvenkos, mi volas ke li malvenkegos, kun ne eĉ vojeto al la prezidanteco.
Respondi