La Elekto Finiĝas
22.10.2016 § 1 komento
Hodiaŭ, mi voĉdonis por Hillary Clinton. Estas farita. Por mi, la elekto finiĝas.
Ĉi tie, en Oregono, niaj elektoj estas ĉiam per poŝto, kaj ni ricevas la balotojn kelkaj semajnoj antaŭ la elekto. Mi ricevis la mian hieraŭ, kaj remetis ĝin en la poŝto ĉi-matene.
Mi supozas ke ne gravas ke mi voĉdonis por Hillary, ĉar preskaŭ certas ke Hillary gajnos ĉi tie en Oregono, ĉu mi voĉdonas aŭ ne. Tamen, mi deziras ke mia voĉdono estos parto de la fina sumo, por montri ke ni en la Pacifika Nordokcidento ne subtenas Trump aŭ liajn “idealojn”, kaj ju pli granda sumo kontraŭ Trump des pli bone.
Mi esperas ke la nombro de Trump-subtenantoj en Oregono, almenaŭ, estas malgranda. Mi sentas ke tiu nombro estas mezuro de nia retroireco.
la 22 de oktobro sveda radioparolantino erare diris: Hillary Klanton, kaj tuj korektis sin. En via lingvo Freudian slip.
Klant en Nederlanda lingvo estas kliento (client, customer) dum klant en sveda lingvo estas iu kiu faras etajn erarojn.