Neĝo Venos
21.02.2011 § Komenti
Kvankam ĝis nun en Oregono la vintro tre mildis, ni ne povos eskapi. Ne. La veteristoj diris al ni ke, dum ĉi tiu semajno, la neĝo vizitos nin. Probable merkredon aŭ/kaj ĵaŭdon. La ceteraj partoj de la nacio havis neĝon (per tre fortaj kaj malbonaj ŝtormoj) dum multaj monatoj, kaj dumtempe ni oregonanoj vidis aerneĝon nur unufoje, kaj terneĝon nefoje. Sed, la neĝodioj evidente opinias ke ili devos veni oregonen antaŭ printempo pelos sin norden.
Estas tiom malfrue dum la vintra sezono, do la apero de neĝo, nun, surprizas (kaj ne, almenaŭ por mi, plaĉas).
Malnovaj Bildoj de Novjorko
01.02.2011 § 1 komento
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi enlaboreje kreis novajn ekranfonojn. Mi decidis ke mi deziris ion malsaman al miaj antaŭaj ekranfonoj, kiuj estis plejparte tre kolorplenaj. Mi ankaŭ deziris ion interesan. Do, mi iris al Shorpy. Ĉe Shorpy troviĝas multaj bildoj de antaŭ (ĉirkaŭ) 100 jaroj. La bildoj restaŭriĝas per Shorpy, kaj aspektas tre klaraj kaj bonaj. Ili ankaŭ estas tre grandaj bildoj, do ili povas facile ekranfoniĝi por eĉ la plej grandaj ekranoj (mia monitoro, ĉe mia laborejo, estas ega 27″). Preskaŭ ĉiu bildo estas nigra-kaj-blanka.
Mi serĉis por bildoj de la Urbo de Novjorko. Mi ne loĝas en Novjorko, do kial mi elektis tiun urbon? Mi ne vere scias – mi supozas ke mi deziris temon por la bildoj, kaj ŝajnis al mi ke estus multaj bildoj de tie, do mi elektis la Novjorkan temon. Ĉiukaze, mi trovis ĉirkaŭ 20 bildojn de inter 1900 kaj 1935. Mi stucis kaj regrandigis ilin por konformi al mia ekrano. Ĉiuduonhore, la komputilo hazarde elektas novan por montri dum la sekva duonhoro.
La bildoj estas tre interesaj. Iom el la bildoj estas larĝaj vidoj de la urbo, de altloko sur la Empire State Building. La urbo aspektas tiom malsimila al modernaj urboj. Unue, estas ne altaj brilaj vitraj turoj. Neniom. Ĉiuj ĉielskrapantoj konstruiĝis de betono, stono, briko. Modernaj urboj estas plenaj de vitraj turoj, sed estis neniom dum 1932. Kaj multe da la fenestroj de la ĉielskrapantoj estas malfermaj! Vi neniam vidus tion hodiaŭe. Ili ankaŭ ne havis klimatizatorojn dum 1932, kaj eĉ altaere, varmas dum somero.
La alia granda malsimilo al hodiaŭ: por ĉiuj homoj, se oni iras eksteren, si devas, devas, devas porti ĉapelon. Viro, virino, infano, bebo, ne gravas. Vi devas porti ĉapelon ekstere. Jes, mi havas unu bildon de “Little Italy” (Italieto), de 1910, en kiu estas videblaj homoj kiuj estas… senĉapelaj. Mi scias! Ekstere! Multaj senĉapelaj homoj. Evidente, ankaŭ senkulturaj sovaĝuloj kiuj ne taŭgas por civila societo. Unu aferon mi scias: kvankam iom el la ĉapeloj de la viroj ŝajnas bonaj, ĉiuj el la ĉapeloj de la virinoj aspektas vere teruraj. Mi neniam antaŭe vidis ĉapelojn tiel malbelaj kiel la ĉapeloj de la virinoj dum la frua dudeka jarcento.
La bildoj amuzas. Iom el la firmaoj en la bildoj ankoraŭ vivas (Coca Cola, Whitman’s Chocolates, ktp.), kaj iom ne (Belle Meade Sweets, kies fabrikejo brulis dum 1916). Plaĉas al mi vidi tiujn erojn el historio, fluantaj pretere sur mia ekrano.
Matenmanĝo Kun Judy
16.01.2011 § Komenti
Ĉi-matenon, mi manĝis matenmanĝon kun mia amikino Judy, kiu estis kunlaboranto de mi antaŭ pli ol dek jaroj. Mi ne vidis Judy ekde septembro de 2009, do ni havis multon priparoli.
Dum frua decembro, la patro de Judy forpasis, post longa malsano. Ŝia patrino forpasis antaŭ kvin jaroj, kiun mi ne sciis (tiaj aferoj okazas kiam homoj nur malofte vidas unu la alian). Ni parolis pri tiuj gepatraj aferoj, kaj ankaŭ pri mia resto en la malsanulejo dum oktobro, kaj pri ŝia filino Nora (kiu nun havas dek du jarojn! Infanoj kreskiĝas tiom rapide.)
La manĝaĵo estis tre bona, kaj la matenmanĝo finiĝis tro rapide. Judy plaĉegas al mi, kaj mi volas ne atendi alian jaron ĝis mi vidos ŝin denove. Ni parolis pri alia renkonto, sed ne decidis pri dato. Ŝia filino ne volas aŭskulti al la babilado de plenkreskuloj, do ni devos elekti tagon kiam Nora estos kun sia patro (la eksedzo de Judy). Tiam, kiam mi rehejmenis, mi sendis Judy retpoŝton, por memorigi ŝin kontroli sian kalendaron.
Malsanmensulo
09.01.2011 § 2 komentoj
Hieraŭ, en Tuscon, Arizono, Gabrielle Giffords, unu el la reprezentantoj de Arizono en la Usona Kongreso, pafiĝis de viro nomita Jared Lee Loughner. Li ankaŭ samtempe pafis dek ok aliajn homojn, kaj mortigis ses, inkluzive de naŭ jaraĝa knabino. Kelkaj homoj ĉe la pafokazo ĉesigis lin antaŭ li povis pafi kaj mortigi plu.
Tuj, ambaŭ flankoj de la politika pejzaĝo ekparolis pri liajn motivojn. La maldekstruloj kulpigis la incendiajn paroladojn de la dekstraj politikistoj dum la lastaj kelkaj jaroj. Sarah Palin tuj forigis bildon de sia retpaĝaro de mapo kiu enhavis pafilajn fadenkrucojn super la loko de Gabrielle Giffords (inter aliaj maldekstraj politikistoj). Ŝia proparolanto diris ke la fadenkrucoj ne estis vere fadenkrucoj, sed anstataŭe, termezuristaj signoj, kvazaŭ homoj kun cerboj ne konas la diferencon.
Dum decembro, Jared afiŝis kvar videojn al la interreto, ĉe YouTube. Mi vidis tiujn videojn, kaj ili estas sensencaj kaj konfuzaj. Li envidee provis uzi logikon por komuniki… ion… sed la subjektoj de sia logiko havas nur la formo, kaj ne la enhavo. Oni tuj povas vidi ke tiuj videoj estas la produkto de ege malsana menso. Ne ĉar li parolas pri morto, aŭ pafado, aŭ danĝeraĵoj, sed estas nur sento kiam oni vidas ilin. Ili senkoheras, sed ne bonmaniere (kiel iom da arto).
Ĉe la YouTube paĝo, li ankaŭ listigas siajn plej ŝatatajn librojn. La listo enhavas, inter aliaj, mikson de radikalaj politikaj libroj (komunista, naziista), utopiaj (Bestbieno, 1984, Sentima Novmondo), kaj libroj por infanoj (La Fantoma Pagbudo, Alico en Mirlando, ktp.), sed nenio intere – aŭ politikaj aŭ infanaj. La infanaj libroj elstaras ege, kaj mi kredas ke ili montras ion gravan pri lia ĝenerala mensostato.
Tial, kvankam la dekstruloj kaj maldekstruloj kulpigas unu la alian por la motivoj de Jared, mi kredas ke la respondo estas io pli simpla. Jared estas konfuzita malsanmensulo. Lia cerbo ne funkcias ĝuste. Li ne incitiĝis de la politika dekstro aŭ maldekstro. Li estas nur freneza, kaj tio estas ĉio.
Wikileaks
21.12.2010 § 1 komento
Mi ne scias kion pensi pri Wikileaks.
Unuflanke, mi kredas ke iom da registara informo devas sekreti. Certe, maldaŭra informo pri militaj aŭ policaj agadoj devas sekreti ĝis la agadoj finiĝas. Informo kiu vere endanĝerigas homojn se la informo publikiĝas devas resti sekreta, ĝis la informo ne plu danĝeras.
Aliflanke, la plejparto de registara informo (eble ĉiu registara informo) ne devas sekreti ĉiam. Iu informo pri kiu homoj opinias ke ĝi neniam devas malkovriĝi… eble la subjekto de tiu informo neniam devas fariĝi.
La dua flanko estas, mi kredas, la valoro de Wikileaks. Registaroj iam faras aferojn kiuj senmoralas aŭ senleĝas. Certe, la usona registaro estas ne escepto. Evidente, la homoj kiuj kaŭzas/subtenas tiajn agojn volu ke informo pri iliaj agoj sekretas. Senfine. Sed, se la registoj kredas ke iliaj senmoralaj aŭ senleĝaj agoj malkovriĝos, eble ili ne tiel faras. Tamen, iom da homoj volos pligrandigi la sekretemon de iliaj organizoj – sed ju pli sekretema iĝos organizoj, des malpli efikaj ili iĝos. Tiu ankaŭ bonas. Ambaŭkaze, organizoj perdas sian povon agi malbone.
La unua flanko estas, mi kredas, la malforto de Wikileaks. La ekvilibro inter likante informo kiu endanĝerigas homojn, kaj informo kiun la publiko devas scii kontraŭ la registara volo, estas malfacile ĝuste juĝi. Mi ne volas fari! Do… kiu povas? Julian Assange? Nu, iu jesas, iu neas. Mi ne scias (kvankam mi iretas neen).
Ĝis nun, tamen, eĉ Julian Assange ankaŭ ne jesis. Fakte, Wikileaks nur donis iliajn “likojn” al kelkaj ĵurnaloj, kaj ne publike eldonis iun ajn, kiun la ĵurnaloj ne eldonis unue. Do, Wikileaks ne publikigis iun ajn unue, kaj tiel ne decidis kion estis danĝera aŭ ne, sed anstataŭe lasis la decidon al la ĵurnal(ist)oj. Mi opinias ke tio estas la ĝusta decido.
Evidente, la usona registaro malakordas kun mi.
Varmas Kaj Malsekas
13.12.2010 § Komenti
Kvankam hodiaŭ estas preskaŭ la mezo de decembro, la vetero strangas nevintre.
Tra la mezo de Usono, oni havas multan neĝon kaj tre malvarman veteron. Lastan semajnfinon, en Minneapolis, parto de la tegmento de la Metrodome (sporta areno) proneĝe disfalis. Minneapolis havas multan sperton rilate al neĝo, sed (laŭ la novaĵistoj) kaj dum kaj tujpost la ŝtormo, la urbo preskaŭ tute fermiĝis.
Virino, kiun mi konas en San Diego, diris al mi ke la temperaturo tie estis pli ol 90F / 32C dum la semajnfino! Tio tre strangas dum ĉi tiu parto de la jaro. Kaj, ĉi tie en Oregono, hodiaŭ la temperaturo estis preskaŭ 60F / 15C.
Ne neĝo por ni! Tre bone, laŭ mi.
Pluvas ege ĉi tie, tamen. Tute tra la semajnfino, kaj hodiaŭ, pluvegis. La televidila veterprognozisto diris ke la ĉi-nokta pluvo tiom egos ke ĝi eble prosone vekos nin! Eeeee! Laŭ mi, pluvo ne tiel malbonas kiel neĝo, tamen, krom se ĝi inundiĝas. Inundado estas danĝero, kaj iom da niaj riveroj kaj riveretoj ofte inundiĝas kiam ni ricevas tiom da pluvego kiel ni lastatempe ricevis, kaj baldaŭ ricevos. Mi esperas ke iu ajn venonta inundo ne troos.
Santesta Rezulto
02.12.2010 § Komenti
Hodiaŭ mi havis rendevuon ĉe la malsanulejo por santesto, rilate al mia sanĝeno dum oktobro. Mi ne diris al vi la detalojn de la santesto, sed mi feliĉas raporti ke mia sanĝeno ne tiom gravas kiel ni pensis. Kaj mia patro kaj patrino havis kanceron (kiu mortigis mian patrinon, kvankam mia patro ankoraŭ vivas kun preskaŭ 97 jaroj), kaj tiu sanĝeno montris similajn simptomojn, do mi timis ke mi ankaŭ eble havis la saman problemon.
Sed ne. Mi ne havas kanceron.
La sanĝeno kiun mi havas ne foriros – mi havos ĝin ĉiam – sed mi povas regi ĝin per dietŝanĝo, kaj mi ne bezonos kirurgion. Fakte, la ĝeno tre ordinaras, kaj la plejmulto el homoj evoluos ĝin dum iliaj vivdaŭroj kaj neniam rimarkos. Mi estas unu el la malbonŝanculoj kiuj rimarkas ĝin. Jej! Sed… ĝi povus esti multe pli malbona, kaj ne estas. Do, mi konsideras min ne esti tro malbonŝanca.
La santesto ne tre amuzis, kaj daŭris kelkhore, sed, eĉ tiele, mi opinias ke hodiaŭ estis bontago.
Sanĝenoj Kaj Novaŭto
11.11.2010 § 1 komento
Mi ankoraŭ vivas, kaj mia sano estas plibona ol antaŭe. Sed, mi ne plene tutsanas. Mi fojfoje sentas enventran doloreton, kaj mi ankoraŭ manĝu tre mildajn manĝaĵojn. TRE mildaj. Mi revas pri gustaj manĝaĵoj, sed, se mi manĝus tian manĝaĵon, mi rapide relernus kial mi ne faru tiel. Alikaze, tago al tago, mia vivo plejparte bonas.
La veterprognozistoj diris ke la venonta vintro pli malvarmos kaj neĝplenos ol normale, ĉi tie en Oregono. Mia aŭto, 1998 BMW 328i, estas enneĝe neveturigebla. Se mi provus enneĝe veturigi ĝin, la aŭto nur glitus senrege. Antaŭ du jaroj, dum du semajnoj mi ne povis proneĝe eliri de mia domo. Nu, mi povis eliri kaj promeni tra la neĝo, sed mi ne povis veturigi ien ajn. Kaj tiam ne estis la unua tempo, kiam tio okazis.
Ne plu.
Mi vendis la BMW antaŭ du semajnoj, kaj aĉetis novaŭton; 2010 Mercury Milan (ne la hibrida modelo, tamen). Ĉi tiu aŭto uzas “ĉiurada veturigo” (angle: all-wheel drive), kaj tiaj aŭtoj facile veturas tra neĝo. Ĉi tiu aŭto ankaŭ estas mia unua novaŭto. Ĉiuj el miaj antaŭaj aŭtoj estis antaŭposeditaj. Mia BMW jam havis 50,000 mejlojn kiam mi aĉetis ĝin. Sed, ne la Milan. Ĝi havis nur 150 mejlojn. Kial 150? Ĉar mia bofrato vendis al mi la aŭton (li estas aŭtovendisto), kaj li laboras en Novporto, kiu estas 150 mejloj for de mi. Mi ne provveturigis la aŭton antaŭ kiam mi aĉetis ĝin. Mi fidis ke mia bofrato ne vendu al mi aŭtaĉon, ĉar li estas mia bofrato. Se la aŭto aĉus, li priaŭdus ĝin ĉiam senfine.
Sed la aŭto ne aĉas. Mi ŝatas ĝin. Ĝi pli grandas ol la BMW, kaj iomete pli potencas. Kaj ĝi odoras tre bone – kompreneble, kiel novaŭto! Ĝi tre multekostas, do mi esperas ke mi posedos ĝin longatempe.
Malsanulejo
16.10.2010 § 3 komentoj
La 3-an de oktobro, kiam mi vekiĝis, mi sentis doloron en mia ventro. Tiel, kiel estas mia kutimo, mi ignoris ĝin. Sed la doloro ne foriris dum la tuta tago. Iam, la doloro estis tiom forta ke mi fojfoje ne povis fari ion dum kelkaj minutoj. Ankoraŭ, mi ignoris ĝin – mi daŭre pensis ke eble la doloro forirus baldaŭ. Mi eĉ iris al la vendejo! Mi tre malofte estas malsana, kaj mi neniam havas gravajn sanĝenojn. Sed, la doloro daŭris, kaj eĉ kreskis.
Je 5:00 atm., la 4-an de oktobro, mi telefonis la konsilflegiston, kaj ŝi diris ke mi devus veni kaj vidi mian doktoron je 8:00 atm. Do, mi dolore atendis, kaj veturis tie je 8:00. La doktoro ekzamenis min, kaj diris ke ŝi opiniis ke mia apendico ekrompiĝis, kaj mi devos tuj iri al la malsanulejo. Mi ne povus sekure veturigi mian aŭton, do ili sendis min per ambulanco.
Ĉe la malsanulejo, ili testis min plu. Komence, la malsanulejaj doktoroj ne certis ke la problemo estis mia apendico. La kirurgo kredis ke eble la problemo estis divertikulito (angle: diverticulitis), sed la testoj estis necertaj. Do, pli testoj. Kaj la signoj ankoraŭ indikis mian apendicon. Do… Mi havis apendektomion.
Tiam, kiam mi vekiĝis, la kirurgo vizitis min, kaj diris ke mia apendico estis bone – tiu ne estis la problemo. La problemo estas vere divertikulito. Ŝi diris ke se ili sciis certe ke la problemo estis divertikulito, tiam mi ne bezonis operacion, sed nur antibiotikojn. Sed, ĉar mi havis la operacion, nun la ŝanco de grava infekto estas pli granda, do mi devos resti en la malsanulejo dum multaj tagoj.
Do, mi estis en la malsanulejo dum kvin tagoj. Tiam, kiam mi iris hejmen, mi bezonis daŭri manĝi fortajn antibiotikojn kaj analgezikojn dum la sekva semajno. Morgaŭ estos la lasta tago, kaj mi finfine iros laborejen lundon. Mi mankis duonon de oktobro! La analgezikoj estis tiom fortaj ke mi povis fari nur dormon (mi ĉesigis ilin lastan mardon), kaj la lastaj du semajnoj estas enmense tre nebulaj.
Ĉu la antibiotikoj kuracis la divertikuliton? NE. Divertikulito estas konstanta, kaj oni nur povas regi ĝin per dieto. Aŭ, estas grava operacio, sed oni ne volas ĝin krom se ĝi estas tute necesa. Mi postvolas ke mia sanĝeno estis mia apendico.
La Fino De Somero
31.08.2010 § 2 komentoj
Ĉi-jare, mi estis tro pigra. Ĉiusemajne mi pensas ke mi devus skribi taglibraĵon, kaj preskaŭ ĉiusemajne mi ne tiel faras. Mi kreis ĉi tiun taglibron por praktiki mian Esperantan skribadon, sed mi plejofte praktiki ĝin ĉe Lernu, kaj ne ĉi tie. Do, aŭgusto foriras, kaj dume mi ne skribis iun ajn Esperante (en mia taglibro). Malbone.
La aktuala temo de la novaĵoj estas la “Nultera Moskeo”, kiu verdire ne estas ĉe Nultero, kaj ne estas moskeo. Mi ne skribos la plenan rakonton, ĉar ĝi estas plene sciita tutmonde. Mia sola komento estas ke mi surpriziĝas ke iom usonanoj povas diri senfine pri la bonegeco de nia konstitucio, sed povas forĵeti ĝin tiom rapide kiam maloportunas (ekzemple, tiam, kiam ĝi protektas minoritatojn de majoritato kiu volas premi ilin). Mi konsideras tiajn homojn la plej danĝeraj al Usono, ne la teroristoj, ĉar tiuj homoj estas la homoj kiuj vere detruos niajn liberecojn. La potenco de la teroristoj estas tre eta komparita al la potenco de tiuj timigitaj stultuloj.
La loka veterraporto estas: aŭtuno venas frue. Jam, la ĉielo estas griza, kaj la aero posedas malvarmecan sentigon. Iom da la folioj sur la arboj en mia kvartalo ekkoloriĝas. Lastanokton, mi spektis el mia fenestro ĉe 8:30 ptm, kaj mallumis! Baldaŭ, la mallumo alvenos ĉe 4:30. Ik!!!
Nu, mi opinias ke ĉi tiu sufiĉas. Sed, mi sentas ke mi devus skribi pliofte. La somero preskaŭ finos, do eble mi povos.