Aĵetoj
19.07.2010 § 1 komento
Nu, la malvarma vintra vetero foriris lastmonate (tre malfrue, ĉi-jare). Tempete, la vetero tro varmis, sed nun ĝi fine bonas. Dum la varmvetero, mi aĉetis novan klimatizilon por mia loĝoĉambro. Lastjare, mi aĉetis unu por mia dormĉambro, sed mia loĝoĉambro restis tro varma (kaj la klimatizilo estas tro eta por malvarmigi mian tutdomon). Ĉi-jare, tamen, eĉ mia loĝoĉambro tre komfortas. Malkiel la alia klimatizilo, la nova ankaŭ estas varmilo, do mi povas uzi ĝin tutjare; kiel klimatizilo somere, kaj varmilo vintre (kaj aŭtune kaj printempe; verdire, Oregono plejparte malvarmas).
Mi ferios sekvasemajne, kvankam mi ne vojaĝos ien ajn (eble al la oregona marbordo, kvankam mi ne plene scias nuntempe). Mi ne vere volas ferii, sed mi devas tiel fari se mi volas ne perdi miajn ferihorojn (se oni ne uzas siajn ferihorojn, kaj ili alkreskas pli ol 80 horoj, ĝis la sumo subiĝas ol 80, novhoroj perdiĝas).
Pro la varmvetero, mi prenis mian katon Ted al la bestbelistoj. Tie, ili razis lin, kaj nun li aspektas kiel kreaĵon de D-ro. Seuss (ili razis nur lian korpon, sed ne lian kapon, la ekstremaĵojn de liaj piedoj, aŭ la ekstremaĵon de lia vosto). Mi faras tion al li ĉiujare, kaj li malamas ĝin ege. Sed, poste, li pli komfortas ol se mi ne faris.
Ses Semajnoj Kun La iPad
12.06.2010 § 2 komentoj
Mi nun havis mian iPad dum ses semajnoj. Tiam, kiam mi unue aĉetis ĝin, mi tre ekscitiĝis. Kion pensas mi pri ĝi nun?
Nu, mi uzas ĝin ĉiutage; iam ŝajne ĉiuhore. Dum iuj tagoj, mi eluzas la baterion antaŭtagfine, kvankam ĝi havas dek horan ŝarĝon. Aliaj tagoj, mi uzas eble 15% el la elektra ŝarĝo (sed malofte malpli ol tio). Ĝi havas fortpunktojn, kaj malfortpunktojn.
Unu el la malfortpunktoj estas ĝia formo. Kvankam ĝi estas tre bela, pro ĝia konstruo oni sentas ke la iPad enmane falemas. Pro tio, mi mendis ĉi tiun kovrilon de Amazon, kaj vere amas ĝin. Ĝi perfektas. Post kiam mi metis la iPad enkovrilen, ĝi tuj tenebliĝis. Ankaŭ, mia iPad nun estas protektita de skrapoj, kaj eĉ iomete kaŝita de ŝtelistoj (en la kovrilo, la iPad aspektas kiel ordinaran tagplanilon).
Alia malfortpunkto estas tajpado. Jes, la klavaro uzeblas. Sed, ĉar la klavaro surekranas, kaj mi ne povas senti fingre la klavojn, mi ne povas spekti kion mi tajpas, sed devas spekti miajn fingrojn anstataŭe. Tiel, mi faras multajn tajperarojn, kiujn mi poste devas korekti. Do, mi tajpas mallongaĵojn sur la iPad, sed uzas mian surtablan komputilon por plilongaĵoj. Ankaŭ, estas ne Esperanta klavaro por la iPad. Jes, estas retlokoj kie oni povas ŝanĝi x-sistemajn literojn al ĉapelitaj, sed, por mi, estas pliĝueble uzi mian surtablan komputilon por Esperanta skribado.
La ĉefa fortpunkto de la iPad estas rapida retumado. Ĝi tre bonegas pri tio. Eĉ la maŝino rapidas. Tiam, kiam oni ŝaltas ĝin, ĝi ŝaltiĝas tuj. Ne kiel mia surtabla komputilo, kiu prenas multajn minutojn ŝaltiĝi. La app-oj ankaŭ ŝaltiĝas rapide. Mi povas ŝalti la iPad, kaj spekti la veteron, la trafikon, kaj la novaĵajn kapliniojn tre rapide; ĉiuj dum la tempo kiun mia komputilo uzas ŝaltiĝi. Iom da retumado ne bonas, tamen. Iom da retlokoj ne facile uzeblas kun la iPad – ekzemple, Lernu! ne estas bona, ĉar ĝiaj ligiloj tro etas, kaj malfacilas precize tuŝi ilin. Ankaŭ, retlokoj kun Flash ne uzeblas (ĉar Flash ne plaĉas al Steve Jobs).
Alia fortpunkto estas kun libroj. Surrete mi trovis multajn senkostajn (sed laŭleĝajn) elektronikajn librojn, kaj metis preskaŭ tridek el ili en mia iPad. Mi legas ilin dum mia meztagmanĝo ĉe mia laborejo, kaj dum semajnfinoj. Tiam, kiam mi legas unu, verdire mi sentas ke mi legas veran libron, kaj ne elektran maŝinon. Mi tre ŝatas la iPad por legado.
En ĝia nuntempa formo, mi kredas ke la iPad estas nur konsumanta maŝino, kaj ne vere uzebla komercista ilo. Jes, homoj povas uzi ĝin komerce, sed tio ne estas ĝia forto. Unu jaro de hodiaŭ, mi kredas ke ni vidos multe da tabelaj komputiloj, kiel la iPad, sed kun la Android sistemo (tial malmultekostaj). La Android sistemo estas pli malferma ol la sistemo de Apple, kaj ni vidos pli novenkondukado tiuspace. Hodiaŭ, Android ne bonas kiel la sistemo de Apple, sed mi kredas ke ĉi tiu ŝanĝiĝos kiam pli programistoj kreos novajn programojn por Android. Estas pli facile programi kun la Java lingvo (Android) ol Objective-C (Apple), kaj programistoj havas pli regadon super malfermaj sistemoj. La iPad pli amuzos, sed la aliaj novaj “iPad-aj” (kaj probable malplikostaj) maŝinoj pli uzebliĝos laboreje.
Dumtempe, tamen, mi daŭras ami (kaj uzi) mian iPad.
iPad
09.05.2010 § 7 komentoj
Mi ne povis atendi plu, do, dum la 30a de aprilo, mi aĉetis Apple iPad. Mia plano estas uzi ĝin nur hejme kaj kontore, do mi ne bezonas la 3Gan modelon, kaj tial mi aĉetis ĵus la Wi-Fian version (kiu kostas po $130 malpli ol la 3Ga modelo). Mi opinias ke la 16 GB modelo estas tro malgranda, kaj la 64 GB versio estas tro granda (kaj tro multekosta), do mi elektis la 32 GB version.
Dum la tuta semajno post mia aĉeto, mi uzis la iPad multe. Tre multe. Mi kredas ke mi nun vidas la estonton de konsumanta komputilado. Dum multaj lastatempaj jaroj, mi opinias ke la mondo de komputilado stagnis. Komputiloj plirapidiĝis, kaj povis stapli pli kaj pli aĵojn, sed plejparte hodiaŭ estas tre similaj al pasinttempaj komputiloj. Sed, la iPad estas tre malsimila de aliaj tipoj de komputiloj. Ĝi estas io nova (kvankam estis iom da tabelaj komputiloj pasinttempe, ili ne sukcesis, kaj mi kredas ke Apple, kun la iPad, finfine solvis multe da la problemoj kun ili).
Verdire, mi amas mian novan iPad. Ĝi estas ĝojo uzi. Unue mi sentis la mankon de muso kaj klavaro, sed baldaŭe trovis ke mi ne bezonis ilin. La klavaro en la iPad iomete malfacilas surtajpi, sed, kun iom da praktiko, funkcias bone. Mi povas tajpi sur ĝi preskaŭ tiel rapide kiel mi povas tajpi sur normala klavaro. La sento ne samas, sed ĝi ankoraŭ estas uzebla.
Multe da la “app”-oj (iPad programoj) senkostas, kaj mi elŝutis preskaŭ 50 da ili. La plejparto de la aĉeteblaj “app”-oj malmultekostas (proksimume $5, usondolare, kaj eĉ $0.99 por multe). Ĝis nun mi ne aĉetis iujn ajn, sed nur elŝutis la senkostajn.
La baterio daŭras pli ol dek horoj (dum mia retlibreto, kiun mi aĉetis dum januaro, daŭras nur du horoj kun unu ŝarĝo). La iPad interfaco tre facilas uzi, kaj mi amas la manieron per kiu ekrana teksto glitas kiam mi puŝas ĝin fingre.
La iPad ne povas anstataŭigi surtablajn komputilojn, ĉar estas iom da aferoj kiuj pli facilas fari kun normalaj komputiloj. Sed, por la plejparto de aferoj el kiuj ni uzas komputilojn (retumado, retpoŝtado, ludado, ktp.), la iPad facile sufiĉas.
96 Jaroj
19.04.2010 § 2 komentoj
Mi forgesis mencii, en mia lasta afiŝo, unu aferon, kiu menciindas. La 12an de aprilo, mia patro atingis 96 jarojn.
Li naskiĝis dum la jaro kiu komencis La Unuan Mondmiliton. Li havis multajn aventurojn trans la okcidenta marbordo de Usono (plejparte en La Granda Pacifika Nordokcidento), dum lia vivo. Li instruis la anglan al la aleŭtanoj en Alasko, estis ĵurnala raportisto en Los Angeles, skribis multajn nefikciajn librojn por la eldonisto Harper & Row, prenis sian familion al Aŭstralio (kaj reen), kaj multaj aliaj aferoj.
Nuntempe, promenado malfacilas por li, sed alikaze li plene bonsanas. Lia fratino havas 95 jarojn, kaj ankoraŭ vivas, kaj ambaŭ el iliaj gepatroj (miaj geavoj) atingis pli ol 90 jaroj. Li trinkis alkoholon kaj fumis pipon dum sia tuta vivo, sed tiu verŝajne ne gravis. Mi opinias ke lia flanko de la familio estas tre longvivema (kontraŭe, la flanko de mia patrino ne tielas; miaj tiuflankaj geavoj apenaŭ atingis iliajn 80ajn jarojn, kaj mia patrino atingis nur 67).
Li loĝas sufiĉe for de mi ke mi ne povis veturi al li dum la 12a. Do, mi telefonis kaj tiel donis al li miajn bondezirojn. Espereble, mi vidis lin pli malfrue ĉi-monate (aŭ frue dum la sekva).
Vidu La 14an
14.04.2010 § 2 komentoj
Nu, estas denove la 14a de la monato, kaj mi devas provi daŭri la modelon de la antaŭaj kelkaj monatoj, kaj afiŝi nur dum la 14a.
Mi ŝanĝis la bildon je mia taglibro! Se vi legas ĉi tiun per RSS, vi ne povas vidi ĝin, sed ĝi estas tre bela, printempa, bildo. Mi koncedas ke tiu ne estas grava novaĵo, sed ĝi estis la plej bona, kiun mi povis fari. Nenio okazas, dum tiuj tagoj. Ĉe mia laborejo, ni finis skribi nian aktualan projekton, kaj ne povas jam komenci la provadon. Do, ni nuntempe havas malmultajn aferojn fari, kaj mi enuas. La vetero estas pli bona ol antaŭe, sed ankoraŭ ne estas verdire bona (ne malvarma, sed pluvoplena), do estas ankoraŭ nenion fari ekstere.
Ne bona afiŝo, mi konas. Sed, estas la 14a…
Printempo Alvenas Denove
14.03.2010 § 3 komentoj
Lastan semajnon ni ricevis la lastan tuŝon de vintra neĝo (nur iom da malsekaj neĝeroj, kiuj ne daŭris surtere). Kaj nun mi vidas ke la vetero estas pli printempa ol vintra. Estas ankoraŭ ĝenerale malvarme, sed iuj el la lastaj tagoj estis preskaŭ varmaj. Denove, (kaj mi skribas tiun jare) la printempo alvenos baldaŭ.
Mia kato Ted ankoraŭ ŝajnas senti la mankon de lia fratino. Li krias multe, kiun li ne antaŭe faris, kaj mi kredas ke li sentas sin sola. Mi ne scias kion fari, ĉar mi ne volas alian katon (aŭ alian novan dorlotbeston). Mi pensis pri la fordonado de li al iu alia – eble al maljunulo kiu ĉehejmas pli ol mi – sed mi ne volas fari tiel ĉar mi ne povas scii (certe) ke aliulo traktos lin bone. Mi estas responsa por li.
Miaj lastaj du afiŝoj eldoniĝis dum la 14a de januaro kaj la 14a de februaro, kaj la afiŝo de hodiaŭ estas ankaŭ dum la 14a de la monato. Malbone! Mi devus skribi pli ofte. Mia vivo estas tre trankvila, tamen, kaj ne ĉiam ke io okazas. Kiu, mi kredas, estas problemo kun mia vivo. Mi devus fari pli ol mi faras. Trankvilo estas bona, sed tro multe da trankvilo enuigas.
Kataferoj
14.02.2010 § 2 komentoj
Uf. Mi estis pigra dum la lasta monato, kaj ne afiŝis ion ajn dum tiu tempo.
Se vi legis la komentojn de mia lasta afiŝo, vi scias ke mia katino Anna mortis la 16an de januaro. La bestkuracisto ne malkovris la veran problemon ĝis estis tro malfrue, kaj estis nenio kiun iuj ajn povis fari. Ŝi estis bona katino, kaj mi malfeliĉas ke ŝi mortis. Sed… ni ĉiuj scias ke la vivdaŭro de katoj estas mallonga, kaj kiam ni akiras katon, ke ni postvivos ĝin.
Mi donas al Ted, mia alia kato, pli atenton. Li devas resti hejme dum la tagoj kiam mi ĉekontoras. Antaŭe, li havis sian fratinon endome, sed nun estas sola. Mi kredas ke li rimarkas la mankon de lia fratino, kaj li “parolas” (iam laŭte) pli ol li antaŭfaris. Kompreneble, li faris tiel pliofte dum la unua semajno post la morto de lia fratino ol nun, sed li ankoraŭ estas pli parolema ol antaŭe. Mi deziras ke mi povus diri al li kion okazis kaj kien lia fratino iris, sed mi ne povas kaj li ne komprenas.
Malsana Katino
14.01.2010 § 3 komentoj
Mi esperas ke ĉiuj el miaj legantoj ĝuis feliĉan novjaron! Jes, estas nun mezjanuaro, do miaj novjaraj bondeziroj estas iom malfruaj. Sed, mi ankoraŭ volis diri ilin.
Dum la lasta semajno, mia katino, Anna, iĝis tre malsana. Unue, ŝi ŝajne geniĝis dum manĝado; ŝajnis ke ŝia buŝo doloris sin, kaj ŝi nur malfacile maĉis. Ŝi ne manĝis ĉion, kion mi donis al ŝi, kaj falis multe da la manĝaĵo. Poste, ŝi trinkis multege da akvo; ŝi trinkis daŭre dum kelkaj minutoj. Lap, lap, lap, lap, lap… Por minutoj. Tiu okazis denove dum la sekva tago.
Post kelkaj tagoj, ŝi komencis aspekti tre laca kaj malsana. Dimanĉon, ŝi ne manĝis. Lundon, mi prenis ŝin al la bestkuracisto. Li diris ke ŝi havis kelkajn ulceretojn en la anguloj de ŝia buŝo, kaj donis fortan medicinon al ŝi. Alie, li diris ke ŝi ŝajnis sana. Mi prenis ŝin hejmen.
La sekvan tagon, ŝi manĝis nur iometon. Merkredon, ŝi ne manĝis, kaj ne trinkis, kaj estis tre, tre lacega. Ŝi aspektis tre malsana, ankaŭ; eĉ ŝia pelto aspektis malpura kaj malorda, kaj ŝi faris nenion alian ol dormado. Hodiaŭ, mi reprenis ŝin al la bestkuracisto, denove. Li ne scias kial ŝi estas malsana, do li volas fari pli provojn dum kelkaj tagoj. Mi devas preni ŝin denove al la bestkuracisto morgaŭ, kaj ne prenos ŝin hejmen ĝis sabato. Ĉi-vesperon, ŝi nek manĝis nek trinkis.
Estas malbona semajno por mia katino. Kaj mi ankaŭ. Ŝi evidente ne sentas bona, kaj do mi malfeliĉas por ŝi. Mi esperas ke la bestkuracisto povas helpi ŝin.
Feliĉan Kristnaskon Al Ĉiuj!
24.12.2009 § 1 komento
Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj el miaj legantoj, kaj ankaŭ al ĉiuj el tiuj, kiuj estus miaj legantoj, se nur ili parolis Esperanton kaj konis la lokon de mia taglibro. Kaj, se iu parolas Esperanton, konas la lokon de mia taglibro, kaj ankoraŭ ne volas legantiĝi, tiam, tiukaze… nu… mi ne devus deziri al ili (li aŭ ŝi) la mizeran festaĉon kiun ili meritas, do mi deziros al ili Feliĉan Kristnaskon ankaŭ. Evidente, mi pleniĝas sezonspirite. 🙂
Ĉi tiu laborsemajno enhavas nur tri tagojn, do hodiaŭ kaj morgaŭ mi ne bezonas labori. La venonta semajno enhavos nur kvar tagojn, pro la novjaro. Mi ŝatas tiun tempon de la jaro.
Kvankam, mi ne ŝatis tiun tempon de la jaro, antaŭ unu jaro. Tiam, ni havis tro multe da neĝo – mi priplendis kaj priploris ĝin senfine tiutiame, kiujn vi povas legi, se vi volas, ĉi tie en mia taglibro. Ĉi-jare, ni havas (ĝis nun) ne neĝon. Vere, mi feliĉegas. Mi ne bezonas vidi neĝon iam ajn denove (kvankam mi scias malfeliĉe ke mi nepre faros).
Mi opinias ke la lasta jardeko tre malbonis por Usono kaj por la mondo. Mi feliĉe manflirtas ĝin adiaŭ*, kaj bonvenigas la novan jaron kaj jardekon anticipe, kaj kredas ke ili devas pliboni ol la lastaj.
———-
* Jes, mi scias ke, verdire, la 200x jardeko ne finiĝas ĝis la fino de 2010 (ĉar estis ne jaro 0; jardekoj kaj jarcentoj komenciĝas kun 1, kaj finiĝas dum jaroj kies fincifero estas 0). Mi ne zorgas – laŭ mi, la venonta jardeko komenciĝas kun 2010-1-1; ni bezonas finiĝi kun la ‘0x-oj.
Sanreveno Kaj Aktualaj Eventoj
12.12.2009 § Komenti
Nu, mia malvarmumo estas preskaŭ foririta. Mi iris al mia laborejo hieraŭ, kvankam mi ne sentis tutsana. Kaj hodiaŭ mi sentas preskaŭ sana, do mi opinias ke la malsano estas finita. Ĉiukaze, la lasta semajno estis terura. Almenaŭ ĝi ne estis porkgripo – tiam la semajno estintus aĉega.
Do, kio estis la okazaĵoj de la lasta semajno, ekstere al mi?
Obama iris al Norvegio kaj ricevis la Nobel-Premion Pri Paco. Mi ne havas multajn pensojn pri tiu. Lia akcepta parolo estis bona, kvankam la ideo ke iu ricevus la premion dum la sama semajno en kiu li komandis 30000 novajn soldatojn pli al la afgana milito estas… stranga. Sed, mi komprenas la ideon de justmilito, kaj opinias ke la afgana tielas (mi ankaŭ opinias ke la iraka milito ne estas).
La vero pri la (ŝajne) multaj virinoj kiujn Tiger Woods… konis… publikiĝis. Mi opinias ke tiu novaĵrakonto estas simila al la novaĵrakonto de la morto de Michael Jackson. Certe la novaĵoj estas gravaj inter la partoprenantoj. Sed mi ne estas partoprenanto. Mi ne konas Tiger aŭ lia familio persone. Do, kial mi volus aŭdi pri tiuj aferoj ĉiutage? Mi ne volas, ĉar mi ne zorgas. Sed, ĉiutage, mi aŭdas pli pri lia senfideleco. Jes, la rakonto estis skoptofilie interesa eble dum la unua aŭ dua tago. Post tio? Ne.
La sanzorga debato daŭras. Kaj daŭras, kaj daŭras, kaj daŭras. Kaj mi opinias ke, post ĉiuj el la debato, ni ricevos nenion plibonan ol tio, kion ni jam havas.