Malsana Denove
08.12.2009 § 1 komento
Ekde lasta vendredo, mi malsanas. Nur iomete vendredon, pli sabaton, kaj multe pli dimanĉon. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi restis hejme el laboro. Pli malfrue ĉi-jare ni finis projekton ĉe mia oficejo, kaj morgaŭ ni festos la sukceson de la projekto. Mi kredas ke mi ne povos partopreni. 😦
Mi ne opinias ke ĝi estas gripo (porka aŭ alia). Nur (tre forta) malvarmumo. Mi jam malsanis ĵus antaŭ du monatoj. Mi malamas malsanadon.
Mi ne havas multajn priskribi. Mia cerbo ne funkcias bone ĉi-tempe.
Trankvila Vivo
21.11.2009 § Komenti
La venonta semajno estos la semajno de Dankfesto, ĉi tie en Usono, do ĝi estos mallonga, tritaga, laborsemajno. Ĵaŭdon mi iros al la domo de mia frato kaj lia koramikino por Dankfestmanĝo. Merkredon, mia frato iros al la urbo de Seaside por alporti mian patron ĉi tien por la festo.
Dum iom da jaroj, mi ne havas lokon aliri por Dankfesto aŭ Kristnasko, sed ci-jare mi faros (almenaŭ dum Dankfesto).
Mi pigris dum la lasta monato, kaj ne ĝisdatigis mian taglibron ekde la 25a de oktobro. Kaj nun estas malfrua novembro. Sed, ne multe okazis. Ni havas novan projekton laboreje, sed ĝi ne vere komencos ĝis januaro. Alie, mi ĵus vivis trankvile, tago al tago.
Kaj mi kaj mia antaŭa projektestro kunmanĝis, kaj vidis kinfilmon, lastan semajnfinon. Ni vidis “Zombieland” kun Woody Harrelson. Eble ĝi ne estas la plejbona kinfilmo iam ajn farita, sed ĝi amuzis sufiĉe.
Ekde tiam, kiam mia antaŭa projektestro foriris de mia kompanio, ŝia vivo estis tre bona! Ŝia edzo havas novan postenon en Havajo, ŝi trovis novan portempan laboron en Portlando (kun Nike), estis ofertita novan laboron en Havajo (kun Hawaiian Airlines), kaj vendis ŝian domon. Dum malfrua decembro ŝi finfine translokiĝos Havajen. Dum ĉiuj el la dek jaroj kiam mi konis ŝin, ŝi volis translokiĝi Havajen. Kaj baldaŭ ĝi vere okazos. Ŝia maldungiĝo de mia kompanio ne estis malbonaĵo, eĉ iomete. Dum la daŭra ekonomia krizo, ŝi trovis du laborpostenoj kaj vendis ŝian domon! Mi opinias ke ŝi devas beniti de la dioj.
NI Komplete
25.10.2009 § 8 komentoj
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi mendis (kaj ricevis) aron de softvaraj sintezatoroj de Native Instruments (NI). La aro nomiĝas “Komplete 6“, kaj enhavas ses sintezatorojn. Tiuj sintezatoroj estas tre multekostaj tiam, kiam oni aĉetus ilin aparte ($1713 usonaj dolaroj). Sed, ĉar mi jam posedis unu el la aro, mi povis aĉeti ĉiujn por nur $339. Do, dum la lastaj kelkaj semajnoj, mia vera loko estis en la lando de sintezatoroj.
La instrumentoj nomiĝas: Absynth, FM8, Battery, Reaktor, Massive, kaj Kontakt. Ĉiuj estas malsamaj de la aliaj, kaj do ĉiuj havas malsamajn fortojn kaj malfortojn. Tamen, ĉiuj sonas tre bonaj – tiuj instrumentoj ofte uziĝas por la sonstrekoj de kinfilmoj aŭ televidaj spektakloj.
Do, mi komencis komponi novajn muzikojn, kun miaj novaj instrumentoj. Mi estas lerta je komencado, tamen. Finado estas pli malfacila.
Do, dum mi ludis kun miaj novaj ludiloj, mi ne respondis al miaj komentantoj de la lastaj kelkaj afiŝoj.
Do…
Mi ne kredas ke unu homo en Oslo povas ekspliki LA vidpunkton de Norvegio kaj Eŭropo, ĉar ne estas UNU vidpunkto. Ĉu vi kredas ke mi estas ia stultulo? 🙂 Sed, la vidpunkto de homo en Eŭropo, pri Eŭropo, estas probable pli signifa ol la vidpunkto pri Eŭropo de homo en (ekzemple) Kansas. La norvegianoj donis la premion al Obama, miaj usonaj amikoj ne komprenis, kaj mia norvegia amikino donis al mi kompreneblajn kialojn. Ĉu mi forĵeti ŝian opinion, ĉar ŝi ne povas paroli por ĉiuj homoj en Eŭropo? Se estas UNU homo en Eŭropo kiu ne akordas, ĉu tiam ŝiaj kialoj ne ĝustas? Pfft.
Rilate al nomoj… Tiam, kiam mi uzas neesperantajn nomojn (Obama, Judy, Native Instruments, ktp.), mi konsideras ilin fremdaj terminoj. Mi ne ŝanĝas iliajn literumadojn, kaj ne traktas ilin kiel esperantaj vortoj. Mi opinias ke la reguloj de Esperanto ne aplikiĝas al ili. Tial, mi ne uzas la akuzativan finon por ili. Se mi uzas SVOn kiam mi uzas fremdajn nomojn, mi opinias ke la signifo klaras. La aldono de -n al vortoj kiuj ne estas konstruitaj ricevi ĝin ne ĝustas. “Judyn” estas terura! Mi preferas skribi “Judy”, eĉ kiam ŝi estas la rekta objekto.
Obama Kaj La Nobel-Premio
10.10.2009 § 4 komentoj
Hieraŭ mi surpriziĝis aŭdi ke Obama gajnis la Nobel-Premion Pri Paco. Mi parolis kun multaj el miaj kunlaborantoj, kaj ili surpriziĝis ankaŭ. El ĉiuj el la Obama-subtenantoj kiujn mi konas (multaj homoj), neniu opiniis ke li devus ricevi ĝin.
Ni ĉiuj demandis “Kion faris li? Li estas ankoraŭ nova prezidento, kiu havis la oficon ne eĉ dek monatoj. Li komencis multajn aferojn, sed ne finis ankoraŭ ion ajn. Kial ili donis al li la premion?”
Kaj ni ŝatas Obama!
Eĉ Obama mem diris ke li ne meritas la premion.
Ĉi-matenon, mia amikino de Norvegio sendis al mi retpoŝton, en kiu ŝi eksplikas la norvegiajn pensojn:
La mondo plidanĝeriĝis kiam Bush regis Usonon. Obama jam ege trankviligis tiun situacion. Mi supozas, en Norvegio, ke la unua penso temas pri Rusio. Bush faris preskaŭ ĉion, kion si eblis, por kolerigi tiun nacion. Kredu al mi, neniu en Eŭropo ŝatas koleran Rusion, kaj neniu vere fidas tiun nacion, plejparte dum Putin (malnova KGB) regas ĝin. (La opinio estas ke Medvedev = Putin). Dum ĉiuj el la jaroj de la malvarmmilito, kaj poste, la loko de iu ajn “varmmilito” estus Eŭropo. Eŭropo konas tion. Kaj homoj ĉi tie estas pli konsciaj de milito hejme ol en Usono. Partoj de Norvegio superkuriĝis de la rusianoj dum La Dua Mondmilito. … Do, mi suspektas ke lia diplomatio rilate al Rusio estis kontribua faktoro.
Ŝi skribis pli, pritemante kelkajn aliajn aferojn (la parolo en Egiptio, la deziro por generala instigo de li, ktp.). Kaj nun mi komprenas la aferon plibone, de la vidpunkto de Norvegio, kaj Eŭropo.
Ludnokto Kaj Meztagmanĝo
21.09.2009 § 1 komento
Ĉi-semajnfino estis bona kaj tre okupita.
Dum la lasta jardeko, mi kaj mia antaŭa projektestro, iom da amikoj el mia laborejo, kaj iom da amikoj de tiuj amikoj, foje okazigis “ludnokton”, kiam ni kuniĝis, manĝis ĉe restoracio (aŭ havis kooperativan manĝon), kaj ludis ludojn. Sabatnokton, ni okazigis alian.
Mia antaŭa projektestro kaj sia edzo estis du el la precipaj organizantoj de niaj ludnoktoj. Sed, ŝia edzo komencos lian novan laborpostenon en Havajo dum oktobro 1a, kaj ŝi translokiĝos Havajen probable dum decembro. Dum la ludnokto, mi malfeliĉe pensis ke ĝi probable estis la lasta el ili. O, ni eble havos unu plu, sed vi scias kiel ĝi funkcias. Ĝi ne estos la samo.
Dimanĉon, mi finfine havis meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj ŝia filino Nora. Mi ne vidis Judy dum du jaroj, kaj ne vidis Nora dum eble kvin jaroj. Nora nun havas dek jarojn, do ŝi ŝanĝiĝis ege ekde mi laste vidis ŝin. La meztagmanĝo estis tre amuza, kaj ni parolis pri la lastaj kelkaj jaroj. Mi ŝategas Judy, kaj volas vidi ŝin pliofte. Vizitoj nur dum ĉiu alijaro ne sufiĉas.
Do, bona semajnfino, kvankam kun iometa malfeliĉo.
Kelkaĵetoj
13.09.2009 § Komenti
Nu, mi pigris, kaj ne ĝisdatigis mian taglibron dum kelkaj semajnoj. Ne multe okazis, tamen. La vetero malvarmetiĝis (kaj nun mi estas pli komforta ol antaŭe). Alie, tamen, ne multe priskribi.
Mi daŭras praktiki Teeline stenon, kaj skribis multe da notoj en ĝi, ĉe kaj hejmo kaj laboro. La problemo kun la lernado de steno ne estas skribado, tamen, sed legado. Vortoj skribitaj stene estas iam legitaj malfacile, ĉar ili mankas iom da literoj (oni kutime ellasas enajn vokalojn kaj silentajn literojn – tio faras la vortojn pli etaj, sed ankaŭ faras iom da vortoj samaspektaj). Ankoraŭ, mia skribrapido kun Teeline estas pli rapida ol kun mia malnova sistemo. Kaj, eĉ pli grave, miaj notoj aspektas “mojosaj”[1]. 🙂
Mi havas bonnovaĵojn pri mia antaŭa projektestro (kiun mi priskribis antaŭ kelkaj monatoj, kiam ŝi maldungiĝis el mia kompanio). Ŝia edzo havos novan oficon ĉi-monate – en Maŭio, Havajo. Ŝi kaj sia edzo revis dum longa tempo pri translokiĝado al Havajo, kaj nun ĝi okazos. Li iros al Havajo tre baldaŭ, sed ŝi restos Portlande ĝis eble decembro (ili devos vendi ilian domon, sed pro laboro li ne povos, do ŝi devos). Mi feliĉas por ili. Nun ili devos aĉeti novan havajan domon, kun multe da dormĉambroj, por ke mi povos viziti ilin!
—–
[1] Mi fakte ne ŝatas la neologisman vorton “mojosa”. Sed… estas ne aliaj Esperantaj vortoj kiuj samsignifas.
Teeline
23.08.2009 § 7 komentoj
Antaŭ dudek jaroj, mi lernis stenan sistemon nomita “QuickScript”. Post kelkaj jaroj, mi studis alian, kaj similan, sistemon nomita “EasyScript” kaj eĉ malfrue ankoraŭ alian sistemon nomita “Speedwriting”. Ĉiuj el tiuj sistemoj estas bazita forte sur la latinalfabeto. Pro tio, kvankam oni povas uzi tiujn sistemojn skribi pli rapide ol la kutima skribsistemo, ili ne estas veraj stenaj sistemoj kiel Gregg aŭ Pitman (la plej popularaj sistemoj; ambaŭ kreiĝis dum la naŭdeka jarcento).
Mi celis lerni Gregg stenon kelkfoje dum multaj jaroj. Uzante Gregg, oni povas skribi multe pli rapide ol kun la sistemoj kiujn mi uzas. Sed tiun sistemon tro malfacilas lerni. La literoj estas ĉiuj tro similaj, unu al la alia, kaj oni devas skribi tre zorge. Estas tre facile fari erarojn, aŭ skribi ion, kiun oni ne povas legi.
Antaŭ kelkaj semajnoj, mi trovis “novan” stenan sistemon, kiun mi ege ŝatas, nomita “Teeline”. Vere, la sistemo kreiĝis dum 1970, do ĝi ne estas “nova”. Sed ĝi estas pli moderna ol la aliaj.
Mi neniam antaŭe aŭdis pri Teeline, kaj la sistemo estas preskaŭ nekonata en Usono. Sed la sistemo estas bone konata en Britio. Fakte, por iĝi ĵurnaliston en Britio, oni devas lerni Teeline kaj skribi uzante ĝin po 100 vortoj minute. Iuj homoj povas skribi, uzante Teeline, po 140 vortoj minute (sed ili estas praktikitaj spertuloj). Do, ĝi havas la avantaĝojn de Gregg aŭ Pitman, sed ne la malfacilecojn.
La sistemo estas tre facila, kaj mi lernis la stenan alfabeton dum nur unu horo. Kompreneble, por skribi rapide postulas praktikon, sed tiu sistemo ne estas preskaŭ tiel malfacila kiel Gregg aŭ Pitman, kaj mia rapido rapide kreskiĝas. Ĝi estas tre amuza.
Do, kial oni volus lerni stenan sistemon? Ĉu komputiloj faras stenon nenecesa? Ha. Iuj ŝajnas pensi tiel, kaj la populareco de stenaj sistemoj estas pli malalta ol en la pasinto. Sed… ekde mi lernis miajn malnovajn sistemojn (kaj kombinis ilin en unu persona sistemo), mi uzas ĝin ĉiutage. Vere. Mi opinias ke steno estas unu el miaj plej valoraj lertecoj. Ofte, mi devas skribi notojn, sed mi ne havas komputilon kun mi; mi havas nur paperon kaj skribilon. Tiam, mi ne volas uzi mian tempon skribante malrapide; se mi skribas malrapide, mi ne povas kapti ĉion papere. Kial oni volus skribi malrapide se oni povas skribi multe pli rapide, kun nur plieta peno?
Retrimedoj pri Teeline estas malfacile trovita. Estas multe da pagendaj klasoj en Britio, sed nemulte da senkostaj rimedoj, surrete. Sed, mi trovis senkostan libron, kiu estas havebla ĈI TIE (nur angle, bedaŭrinde). Se vi estas interesita, vi ankaŭ povas facile lerni tiun valoran lertecon.
Malvarmeta Vetero Kaj Novaj Umiloj
09.08.2009 § 1 komento
Ho, la vetero ĉi tiu semajno estis tiom plibona. La helaj ĉieloj foriris, kaj la kutimaj oregonaj nuboj venis. Kun la nuboj venis ankaŭ la pli malaltajn temperaturojn, kaj mi ne povas esprimi kiom ili plaĉas al mi. Mi ne bezonas uzi la klimatizilon, aŭ eĉ la ventumilon. Nun mi povas sidi en mia loĝoĉambro sensvitade. Mi deziras ke ĉi tiu vetero restos, sed mi vetas ke ni havos almenaŭ unu alian periodon de mizera varmega vetero antaŭ la aŭtuno komenciĝos.
La kostoj de mp3aj ludiloj estas nun tiom malaltaj! Mi havas kvin-gigabajtan mp3an ludilon kiun mi aĉetis antaŭ multaj jaroj, kaj ĝi havas tian etan ekranon ke mi ne povas trovi la muzikon kiun mi deziras en ĝi. Do, mi ne uzis ĝin dum longa tempo, kvankam mi pagis $200 (usonajn dolarojn) por ĝi. Ĉi tiu semajno mi aĉetis novan mp3an ludilon, kun tri-cola tuŝekrano, kaj kun ok-gigabajtoj de memoro, por nur $75. Forme, ĝi estas simila al la Apple iPhone (kvankam ĝi ne estas telefono/fotilo/komputilo – ĝi nur ludas muzikon kaj videojn, kaj montras e-librojn kaj bildojn). Nun, se mi havas mp3on al kiu mi deziras aŭskulti, mi povas facile trovi ĝin sur la netroeta tuŝekrano. Malkiel mia malnova ludilo, ĝi estas tre facila uzi. Nun mi ĵus bezonas trovi novajn mp3ojn…
Ankoraŭ alia aĉeto. Mi havis la (Wii) videoludon “Tiger Woods PGA Tour 09”, kiu estis tre amuza golfludo. Sed, ĝi havis iom da problemoj. Plejparte, la rulado estis tre malfacila komandi – estis tro facile trafi la golfpilkon tro forte, aŭ tro malforte, kaj tiu fakto faris la ludon tre frustra. Tamen, mi legis pri la nova “Tiger Woods PGA Tour 10” ludo, kaj trovis ke ili (la programistoj) solvis tiun problemon en la nova ludo. Do, mi vendis la malnovan ludon, kaj aĉetis la novan. Mi ludis tiun ludon multe ekde mi aĉetis ĝin, kaj veras: la rula problemo estas solvita. La ludo estas preskaŭ kiel vera golfo, kaj finfine la rulado estas facila kaj natura.
Do… malvarmeta vetero, kaj du novaj elektronikaj umiloj. Estis bona semajno.
Jes, Alia “Estas Tro Varmege” Afiŝo
01.08.2009 § 1 komento
Lastan semajnon, ni havis rekordajn varmegajn temperaturojn ĉi tie en la Pacifika Nordokcidento. Ekzemple, mardon, la antaŭa rekordo estis 101°F/38°C, kaj ni facile pasis tion kaj havis 107°F/42°C. Pro la konstruado en mia najbarejo, ni daŭre devas fermi niajn fenestrojn tage, kaj mia domo iĝas neeltenebla pro la varmo. Tiel, kiel mi antaŭskribis, ĉi-jaron mi aĉetis klimatizilon, sed ĝi estas eta kaj malvarmetigas nur mian dormĉambron. Mi feliĉas ke mi havas ĝin, ĉar ĝi helpas min dormi. Kaj, de lundo ĝis vendredo, dum laborhoroj, mi estas ĉe mia kontoro, kiu estas bone klimatizita. Sed, vespere mi estas hejme, sed ne en mia dormĉambro – tiam ne bonas.
Miaj katoj ŝajne ne ŝatas la varmveteron, ankaŭ. Ili ĵus daŭre kuŝas sur la planko, antaŭ la ventumilo en mia loĝoĉambro. Ili estas endomaj katoj, kaj ne povas iri eksteren (kvankam, la temperaturo ne plibonas ekstere – ofte ĝi malplibonas tien). Ili timas la klimatizilon en mia dormĉambro (ĝi iomete laŭtas), do ili neniam iras tien. Stultaj katoj. Mi ne povas komprenigi ilin ke la temperaturo multe plibonas, kaj ili pli komfortus, tien.
La veterprognozistoj diras ke la temperaturo ĉi tie dum la venonta semajno estos pli malvarmeta. Mi forte antaŭĝojas tion.
La Ferio, Konstruado, Kaj Vetero
18.07.2009 § Komenti
Nu, mia ferio finiĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Mi konfesas ke ĝi eble ne estis la plej bona ferio kiun mi iam havis. Plejparte pro la daŭrantaj marteladoj de la konstrulaboristoj, kaj ankaŭ pro la varmega vetero. Mi ne iris ien ajn, ĉar dum iom el la tagoj mi ne povis eliri mian domon (pro la konstruado). Fakte, dum du el la tagoj de mia ferio, mi ankaŭ bezonis konferenci telefone kun miaj kunlaborantoj, rilate al iom da problemoj kun iom da niaj komputiloj. Do, mi laboris eĉ dum mia ferio.
Dum la semajno post la fino de mia ferio, la vetero subite malvarmetiĝis, kaj la konstrulaboristoj eklaboris ĉe aliaj konstruaĵoj miastrate. Bone. Mi elektis tute la malĝustajn semajnojn por mia ferio. Grrr.
Nun, tamen, la vetero estas denove varmega. Tro varmega. Sed, ĉi-jare mi aĉetis klimatizilon (kvankam nur por mia dormĉambro). Ĝi ne tre potencas, sed ĝi ankoraŭ funkcias sufiĉe bone, kaj plifaciligas dormadon dum la varmnoktoj.