Malsanulejo

16.10.2010 § 3 komentoj

La 3-an de oktobro, kiam mi vekiĝis, mi sentis doloron en mia ventro.  Tiel, kiel estas mia kutimo, mi ignoris ĝin.  Sed la doloro ne foriris dum la tuta tago.  Iam, la doloro estis tiom forta ke mi fojfoje ne povis fari ion dum kelkaj minutoj.  Ankoraŭ, mi ignoris ĝin – mi daŭre pensis ke eble la doloro forirus baldaŭ.  Mi eĉ iris al la vendejo!  Mi tre malofte estas malsana, kaj mi neniam havas gravajn sanĝenojn.  Sed, la doloro daŭris, kaj eĉ kreskis.

Je 5:00 atm., la 4-an de oktobro, mi telefonis la konsilflegiston, kaj ŝi diris ke mi devus veni kaj vidi mian doktoron je 8:00 atm.  Do, mi dolore atendis, kaj veturis tie je 8:00.  La doktoro ekzamenis min, kaj diris ke ŝi opiniis ke mia apendico ekrompiĝis, kaj mi devos tuj iri al la malsanulejo.  Mi ne povus sekure veturigi mian aŭton, do ili sendis min per ambulanco.

Ĉe la malsanulejo, ili testis min plu.  Komence, la malsanulejaj doktoroj ne certis ke la problemo estis mia apendico.  La kirurgo kredis ke eble la problemo estis divertikulito (angle: diverticulitis), sed la testoj estis necertaj.  Do, pli testoj.  Kaj la signoj ankoraŭ indikis mian apendicon.  Do…  Mi havis apendektomion.

Tiam, kiam mi vekiĝis, la kirurgo vizitis min, kaj diris ke mia apendico estis bone – tiu ne estis la problemo.  La problemo estas vere divertikulito.  Ŝi diris ke se ili sciis certe ke la problemo estis divertikulito, tiam mi ne bezonis operacion, sed nur antibiotikojn.  Sed, ĉar mi havis la operacion, nun la ŝanco de grava infekto estas pli granda, do mi devos resti en la malsanulejo dum multaj tagoj.

Do, mi estis en la malsanulejo dum kvin tagoj.  Tiam, kiam mi iris hejmen, mi bezonis daŭri manĝi fortajn antibiotikojn kaj analgezikojn dum la sekva semajno.  Morgaŭ estos la lasta tago, kaj mi finfine iros laborejen lundon.  Mi mankis duonon de oktobro!  La analgezikoj estis tiom fortaj ke mi povis fari nur dormon (mi ĉesigis ilin lastan mardon), kaj la lastaj du semajnoj estas enmense tre nebulaj.

Ĉu la antibiotikoj kuracis la divertikuliton?  NE.  Divertikulito estas konstanta, kaj oni nur povas regi ĝin per dieto.  Aŭ, estas grava operacio, sed oni ne volas ĝin krom se ĝi estas tute necesa.  Mi postvolas ke mia sanĝeno estis mia apendico.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Oktobro, 2010 at Usono.