Muziko

Mi estas amatora muzikisto. Tiel, kiel knabo, mi ludis multajn instrumentojn – pianon, akordionon, klarneton, saksofonon, banĝon, ktp. Sed, mi plejŝatas elektronikan muzikon, kaj ekde miaj kolegiaj tagoj, mi ludas sintezatorojn.

Antaŭ 2003 mi havis hardvarajn sintezatorojn (Roland Juno-6, Yamaha SY-77, Korg Triton kaj Korg Karma), kaj dum 2003 mi aĉetis mian unuan softvaran sintezatoron – vere, softvaran elektronikan muzikan atelieron; Propellerhead’s Reason. Post tiam, mi ankaŭ aĉetis Ableton Live, kaj Native Instruments Reaktor kaj Absynth. Mi ne plu ludas miajn hardvarajn sintezatorojn, ĉar mi pliŝatas la softvarajn.

Ĉiukaze, mi verkis multajn muzikajn pecojn tra la jaroj, kiuj povas esti trovita ĈI TIE. Ili ne estas esperantaj pecoj, ĉar mi ne povas kanti. Tial, ili estas nur senkantada. Mi esperas ke ili plaĉas al vi.

§ 2 Responses to Muziko

Komenti