Trump Neniam Finiĝos

29.10.2016 § 1 komento

Antaŭ kelkaj jaroj, mi nuligis mian kablotelevidilan abonon. Anstatŭe, mi havas “Roku”, kiu montras videojn per la interreto. Mi ankaŭ povas ricevi kelkajn televidilajn staciojn per anteno, sed plejparte mi spektas YouTube per la Roku.

Mi ĵuras ke ĉiu video en YouTube estas pri Donald Trump. Trump, Trump, Trump. Kvankam mi voĉdonis por Hillary Clinton antaŭ semajno, la elekto ne vere finiĝos por ankoraŭ iomete pli ol unu semajno. Do, iomete pli ol unu semajno de Trump videoj. Kaj poste? Ha. Mi opinias ke la Trump videoj neniam finiĝos.

La novaĵkomunikiloj amas Donald Trump. Trump estas kiel konstanta aŭtokraŝo; eĉ se oni volas, oni ne povas rigardi aliloke. La novaĵkomunikiloj ĉiam volas trovi materialon, kaj Trump kreas ĝin preskaŭ ĉiutage. Sed, ĉu ni volas aŭdi pri Donald Trump tago post tago, senfine? Nu, mi certe ne volas tion, sed mi rimarkas ke kion mi volas ofte ne estas simila al kion la ĝenerala publiko volas.

La Elekto Finiĝas

22.10.2016 § 1 komento

Hodiaŭ, mi voĉdonis por Hillary Clinton. Estas farita. Por mi, la elekto finiĝas.

Ĉi tie, en Oregono, niaj elektoj estas ĉiam per poŝto, kaj ni ricevas la balotojn kelkaj semajnoj antaŭ la elekto. Mi ricevis la mian hieraŭ, kaj remetis ĝin en la poŝto ĉi-matene.

Mi supozas ke ne gravas ke mi voĉdonis por Hillary, ĉar preskaŭ certas ke Hillary gajnos ĉi tie en Oregono, ĉu mi voĉdonas aŭ ne. Tamen, mi deziras ke mia voĉdono estos parto de la fina sumo, por montri ke ni en la Pacifika Nordokcidento ne subtenas Trump aŭ liajn “idealojn”, kaj ju pli granda sumo kontraŭ Trump des pli bone.

Mi esperas ke la nombro de Trump-subtenantoj en Oregono, almenaŭ, estas malgranda. Mi sentas ke tiu nombro estas mezuro de nia retroireco.

Pli Pri Trump

16.10.2016 § 2 komentoj

Hieraŭ, mi diris ke mi surpriziĝas pri la nombro de usonanoj kiuj subtenas Donald Trump. Mi ne volas kredi ke la nombro estas tiom granda, sed mi devas.

Kiam Hillary Clinton nomis duono de la subtenantoj de Donald Trump “korbo de ĉagrenantoj” (“a basket of deplorables”), ŝi estis afabla. Mi kredas ke la nombro estas iom pli ol duono. Tiuj estas la homoj kiuj diras ke Trump diras tion, kion ili pensas. La aĵojn kiujn Trump diras, tamen, estas rasismaj kaj ksenofobiaj, do se tio estas kion oni pensas, oni estas ankaŭ rasisma kaj ksenofobia. Tiuj aferoj ne estas prifierindaj, sed la Trump subtenantoj fieras pri ili.

Simila al la konfederacia flago. “Heridaĵo de malamo” ankaŭ ne estas prifierinda, sed multaj Trump subtenantoj fiere flugas la konfederacian flagon, ofte kun “Trump 2016” skribita sur la flago. Tio diras al vi ĝuste pri ilia kredo, kaj la kredo de tiom pli kiuj nur flugas la flagon kore.

Mi komprenas ke multaj homoj ne ŝatas Hillary Clinton. Mi ankaŭ ne ŝatas ŝin. Sed kiom ajn malbona ŝi estas, ĝi ne faras Trump iomete bona.

Elekto

15.10.2016 § Komenti

Kompreneble, ĉar mi loĝas en Usono, eble vi pensas ke mi havus opinion pri la ĉi-jara elekto. Nu, jes, mi havas iom da pensoj.

Hillary Clinton ne plaĉas al mi. Mi ne malamas ŝin, sed mi preferis Bernie Sanders, kaj malfeliĉas ke li ne estas la kandidato. Hillary ne estas tro malbona, sed ŝi havas iom da problemoj por mi. Ŝi estas klare parto de la establo. Kun ŝi ni ne ricevos revoluciajn ideojn.

Kvankam Hillary ne plaĉas al mi, Donald Trump estas tute alia afero. Ne eĉ proksime. Trump estas la plej malbona politikisto mi iam vidis dum mia tuta vivo. Eble li estas la plej malbona prezidanta kandidato dum la historio de Usono. Mi ne certas pri tiu lasta parto, sed mi ne malkredus ĝin. Trump ŝajnas al mi politike freneza, kaj kun li ni ankaŭ ne havus revoluciajn ideojn; kun li ni havus nur stultajn ideojn kiuj nur helpus Donald Trump. Lia konduto estas ege malpruda, malameca, disigeca, kaj estas surpriza kaj ĝenplena al mi ke li havas tiun subtenon kiun li havas de supoze ordinaraj usonanoj. Certe li ne havas mian subtenon.

La aliaj kandidatoj estas ŝercokandidatoj; iu ajn kiu voĉdonas por Johnson aŭ Stein malŝparas sian voĉdonon. Do, kun Trump ni ricevos frenezaĵojn, kaj kun Hillary ni ricevos la nuna stato. Tiuj estas la du veraj elektoj en la ĉi-jara voĉdonado.

La nuna stato estas preferinda al la Trump alternativo. Mi voĉdonos por Hillary. Ne ĉar ŝi estas bonega, sed ĉar ŝi ne estas frenezulo, kaj mi ne nur volas ke Trump malvenkos, mi volas ke li malvenkegos, kun ne eĉ vojeto al la prezidanteco.

Kvar Jaroj

08.10.2016 § Komenti

Kvar jaroj. Estas kvar jaroj ekde kiam mi skribis ion ĉi tie, taglibre. Mi bedaŭras mian foreston, kaj ankaŭ ke mi ne skribis esperante multe dum tiu periodo. Ne eĉ multete, kaj ne nur ĉi tie, sed ie ajn. Eĉ ĉe Lernu!, mi skribis plejparte angle.

Mia problemo estas ĉiam ke mi havas nenion diri. Sed, malgraŭ tio, mi volas skribi esperante, ĉar se mi ne faros tiel, mi forgesos kiel. Jam, mi bezonas uzi vortaron pli ol antaŭe. Multe pli. Kaj ĉu mi faras erarojn? Mi ne scias. Mia studado ne estas bone, ankaŭ.

Sed, eĉ se miaj afiŝoj enuigas, mi devas skribi ilin. Mi ne devas zorgi pri la enuigeco de miaj afiŝoj komence! Ne, la plej grava afero estas ke mi skribu tri alineojn. Kaj jen! Mi havas tri alineojn. Do, nun estas tempo afiŝi ilin.

Babilejoj

30.06.2012 § Komenti

Mi memoras ke antaŭ multaj jaroj, en 1994, mi unue lernis pri la interreto.  Tiame, mi nur lastatempe aĉetis komputilon, kaj io kiel la interreto sonis nekredebla.  Sed, trovi eniron al la interreto estis, tiam, tre malfacile.  Ankaŭ, reteniro estis tre multekosta; mi memoras ke, de unu kompanio, mi vidis $6 (usonaj dolaroj) por ĉiu horo de retuzo.  Freneze!

Unu tago, mi ricevis KD-on de “America Online” (AOL).  Hmmm.  Mi nur bezonis meti la KD-on en la komputilon, kunligi la komputilon al la telefona sistemo, kaj doni al ili mian kreditkartan numeron, kaj mi havis la interreton!  Kaj la prezo ne estis $6 ĉiuhore.  Ĝi estis “nur” $2.95.  Kvankam, mia kampara loĝurbeto ne havis telefonan enirnumeron, do mi bezonis uzi numeron ĉe proksima urbo.  Tiu enirnumero kostis $0.10 ĉiuminute de la telefonkompanio.

Mi ne kalkulis ke ($0.10 x 60) + $2.95 = $8.95.  Mi vere, vere deziris surreti.

Ĉiukaze, estis nemulte fari en AOL.  Escepte por la babilejoj.

La babilejoj estis la plejbonaj lokoj en AOL.  Homoj estis tie ĉirkaŭhorloĝe.  Iam ajn oni deziris babili kun iu, iu estis tie.

Post iom da tempo, mi malkovris la veran interreton, kaj forlasis AOL.  Tie, sur la vera reto, ne estis la AOL babilejoj.  Anstataŭe, ni havis IRC.  IRC estis ankaŭ bona, kaj estis iom simila al la AOL babilejoj, kvankam ĝi estis ankaŭ iom pli sovaĝa ol tio de AOL.  Mi parolis kun homoj en IRC dum multaj jaroj, kaj ĝuis ĝin ege.

Nun, tamen, AOL estas plejparte morta.  IRC estas plejparte morta (ĝi ankoraŭ ekzistas, sed tielas tre trankvile).  Neniu plu kutime babilas rete kun nekonatuloj.  Estas forumoj, jes, sed ili ne samas.

Mi opinias ke strangas ke unu el la plej retallogaĵoj de la frutagoj de la interreto, hodiaŭ plejparte malaperis.

La “Occupy” Movado

05.11.2011 § 3 komentoj

La “Occupy” movado kreskiĝis de nur kelkaj nerimarkitaj manifestaciantoj en malgranda parko en la Urbo de Novjorko, ĝis forto de dekmiloj da homoj en urboj ĉirkaŭ la mondo. Tio okazis dum nur malpli ol du monatoj.

Kio okazos al la movado dum la venonta jaro? Ĉu ĝi disiĝos? Ĉu ĝi iĝos nova politika partio? Aŭ, ĉu ĝi iĝos io alia; io, kion mi ne povas nuntempe aŭguri?

Mi mem opinias ke la movado ne malaperos. Kvankam malvarmo kaj neĝo venas kaj venos al la pli nordaj areoj de la lando, fakto kiu eble indikas malpli kaj malpli eksterajn ĉeestantojn dum la vintro, mi prognozas ke la movado daŭros.

Dum multaj jaroj, klaras ke la usona politika sistemo malfunkciis. Dum tro longa tempo, la homoj kiuj tenis politikan potencon en ĉi tiu lando venis el sociaj kaj ekonomiaj fonoj kiuj estas tre malsamaj ol tiuj de la 99% kiujn ili “gvidas”. Elektjaroj estas ĉiam plenaj da promesoj fare de la politikistoj por la ordinaraj homoj, sed la promesoj neniam plenumiĝas. De iu ajn flanko. Nenia progreso okazis en usonaj politikoj dum almenaŭ tridek jaroj. La politikaj demandoj kiuj daŭre revenas, denove kaj denove, elekto post elekto, estas ĉiam la samaj demandoj, kaj ili estas ĉiam distraĵoj de la veraj problemoj.

Sed, la veraj problemoj nun iĝas tro egaj kaj tro disvastiĝintaj por ignori plu. Homoj perdas iliajn hejmojn. Homoj perdas iliajn ŝparaĵojn. Homoj senlaboraj ne povas trovi laborojn. Kaj, nenia faciligo videblas. Ambaŭ politikaj partioj diris pri “la kreado de laboro” dum la lastaj kelkaj jaroj, sed la labora situacio ne plibonas. Anstataŭe, niaj “gvidantoj” malŝparas tempon por konfirmi ke “In God We Trust” (“Dion Ni Fidas”) estas ankoraŭ la moto de Usono. Ili malŝparas tempon kiun ili povu uzi anstataŭe por krei la ŝanĝojn necesajn por plibonigi la vivojn de ĉiuj.

Sed, evidente la reganta klaso ne volas krei ŝanĝon. Kial ili devas? Aferoj estas bonaj. Por ili. Ili posedas bonajn, altpagajn postenojn. Ili havas bonan sanzorgon. Iliaj belaj hejmoj kaj multekostaj aŭtomobiloj estas plenpagitaj. Ili havas monon en la banko, kaj pensiojn por kiam ili emeritiĝos. Iliaj infanoj ĉeestas bonajn lernejojn, kaj havas brilajn estontojn. Tiam, kiam ili ĉirkaŭvidas, ili vidas ke estas ankaŭ veraj por ĉiuj el la homoj kiujn ili persone konas.

La problemoj de la usonaj 99% ne estas problemoj por la reganta elito. Kaj, dum tio veras, mi kredas ke la “Occupy” movado kreskiĝos, vintra neĝo aŭ ne.

La Okupa Movado

01.11.2011 § Komenti

Mi devas kolekti miajn pensojn.

Certe mi volas diri ion pri ĉi tiu grava movado. Sed, mi ankoraŭ ne scias precize kion.

Bonvolu atendi…

La Unuaj Tri Monatoj

19.03.2011 § 1 komento

Nu, ĝis nun, ĉi-jaro ŝajnas tre okazplena.

Dum februaro, la jaro 1989 vizitis la mezorienton, unu domeno post alia.  Libio decidis ne rajdi la ondon, tamen.  Mi opinias ke tiu decido ne bonos estontece por Sro. Kadafi.  Sed, kiu scias?  Kadafi surprizis min antaŭe; mi miras ke li ankoraŭ vivas, post tiom da jaroj.   Li ŝajnas posedi tre fortan travivemon.

Ĉiuj jam konas pri la okazo de la 11a de marto en Japanio.  Mi malfeliĉas por ili.  Mi travivis la (ankaŭ 1989) “La Prieta” tertremon en San Francisco.  Tiu tertremo estis la plejgranda el tiuj, kiujn mi iam ajn spertis, kaj estis 7.2.  La japania tertremo estis 9.0.  La 9.0 tertremo estas (mi kredas) preskaŭ 100x plejgranda ol 7.2.  Mi ne povas imagi.

Sed, tertremo ne sufiĉis.  Do, la tertremo kaŭzis cunamon, kiu detruis multajn urbojn kaj multe da lando.  Japanio mem translokiĝis tertreme preskaŭ tri metroj, kaj malleviĝis iom, do la akvo de la cunamo ne povas forflui.  Miloj da homoj mortis.  Centmiloj da homoj estas senhejmaj.

Sed, cunamo ne sufiĉis.  Do, kune, kaj la tertremo kaj la cunamo detruis multe da nukleaj reaktoroj.  La problemo egas kaj kreskemas.  Pli homoj mortis, kaj denove eĉ pli homoj ne povas dormi en iliaj propraj litoj.

Do, la unuaj tri monatoj de la jaro alportis ŝanĝegojn al du partoj de la mondo, kaj la jaro estas ankoraŭ juna.  Kio sekvos…?

La Etaĵoj De Malfrua Februaro

27.02.2011 § 2 komentoj

Mi komponis novan muzikaĵon, kiu aŭskulteblas ĉi tie.  La muzikaĵo nomiĝas “Flashes Overhead”, kaj troveblas listosupre (la aliaj muzikaĵoj tie ankaŭ estas la miaj, se oni deziras aŭdi plu).

Dum la kompontempo de la supre menciita muzikaĵo, mia komputilo rifuzis ludi, kaj ĝenis min per mesaĝo ke la komputilo estas tro malrapida por ludi mian muzikaĵon.  Tio ege ne bonas, ĉar tiu muzikaĵo ne komplikiĝas, kaj mi deziros komponi eĉ pli komplikajn muzikaĵojn estontece.  Sed, mi komprenas; la komputilo havas preskaŭ kvar jarojn, kaj, kvankam ĝi estis tre forta maŝino antaŭ kvar jaroj, ĝi ne tielas nuntempe.  Kaj la programoj, kiujn mi uzas por komponi, postulas pli kaj pli rimedojn ĉiujare.

Do, mi aĉetis novan komputilon.  Komputiloj iĝis tiom malmultekostaj lastatempe!  Mi ne skribos la konstruplanon de la komputilo – sufiĉas diri ke ĝi estas minimume kvaroble plibona ol mia antaŭa, kaj kostis nur $499.

Mia malnova monitoro ne plu funkcias bone – surekranaĵoj sangas dekstre kaj malklariĝas – do mi ankaŭ aĉetis novan 27″ monitoron.  Mia laboreja monitoro estas 27″, kaj kiam ajn mi rehejmiĝis, mia 20″ monitoro ekaspektis eta.  Nun miaj monitoroj, hejme kaj laboreje, egalas.  Plejparte, miaj postulantaj muzikprogramoj nun pli feliĉas, kaj tial mi ankaŭ.

La antaŭraportita neĝo venis, kaj iris.  La lastaj kelkaj tagoj tre malvarmis, sed ni “ĝuis” surteran neĝon nur unutage, kaj ĝi rapide degelis.  Kvankam, ni atingis rekordajn nivelojn de malvarmo dum du noktoj.  Iom da varmo revenis hodiaŭ, tamen, kaj nia temperaturo nun estas pli aŭ malpli kutima.