Mia Familio Revenos
19.11.2006 § Komenti
Antaŭ julio, mia fratino kaj sia familio transloĝiĝis al Arizono. Tamen, mi ĵus parolis kun mia fratino per la telefono, kaj ŝi diris ke ili retransloĝiĝos al Oregono, tre baldaŭ. Morgaŭ, mia bofrato rezignos sian oficon, kaj ili tuj retransloĝiĝos al Novporto. Novporto estas kie la gepatroj de mia bofrato loĝas, sed ĉi tiu retransloĝiĝo estos nur provizora. Mia fratino ne ŝatas Novporton, tial ili serĉos por oficon en Portlando (aŭ Korvaliso, Salemo, aŭ…). Mi esperas ke ili trovos oficon en la Portlanda areo, ĉar mi volas havi mian familion ĉi tie, kie mi povas vidi ilin. Arizono estas tro malproksima.
Respondi