Leganta kaj Ludanta

29.12.2006 § 1 komento

Mia ferio baldaŭ finiĝos. Mi kredas ke mi bezonas unu plian semajnon, sed ne – mi devos reveni al mia laborejo je mardo.

Hodiaŭ, mi legis mian libron, kiu estas biografio de la fizikisto, Richard Feynman. Antaŭlonge, mi legis kelkajn librojn pri Feynman, sed ili estis anekdotaj. Ĉi tiu libro estas normala biografio, kaj estas pli detalplena, ol la aliaj libroj, pri historioj kiel la Manhattan Project, ktp.

Kiam mi ne legis, tiam mi ludis muzikon. Kiel antaŭe, kiam mi diras “ludi”, mi signifas ke mi ludas mian propran muzikon (muziko, kiun mi mem verkis), kun miaj propraj manoj sur mia sintezatoro. Mi ludis muzikon dum du aŭ tri horoj.

Mi devintus purigi mian domon, sed ne, mi ne tiun faris. Mi malŝategas dompurigi, kaj estas tre facile nefari ĝin. Tial, mia domo neniam estas tutpura. Ĝi estas neniam tutmalpura, tamen, ĉar kvankam mi malŝategas purigi ĝin, mi ankaŭ malŝategas loĝi en malpura domo. Eble morgaŭ. Ho!

Mi vidis M:I:III (Mission Impossible III), kun Tom Cruise. Kvankam li ŝajnas freneza, li ankoraŭ estas bona aktoro. Tamen, la kinfilmo estis nur okej. Multaĵoj eksplodis, sed tion estas ĉion mi anticipis. Iuj situacioj estis stultaj, sed tute, la rakonto estis sufiĉe amuza.

Advertisements

§ One Response to Leganta kaj Ludanta

  • Roland diras:

    mi iam legis libron de li. Li estas tre interesa. Tre bone klarigas fizikon, kaj pri kio estas scienco.
    Mi tre sxatis interalie lian difinon:

    Sciencisto ne estas tiu, kiu diras tion, kio veras, li estas iu, kiu diras tion, kio estas la plej versxajna.

    Kaj li montras, ke teorioj, kiuj trovas sisteme klarigojn al cxio, kio ajn estu la konstato, kiel ekzemple magio – aux psikoanalizo! – ne estas scienca, cxar kiel Karl Popper montris, la scienca “vero” ekestas nur, tiam, kiam oni povas koncepti eksperimentojn, kiujn povus provi ilin malveraj.

    An kaux lia sintenon pri metafizikaj problemojn mi sxatas.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Leganta kaj Ludanta at Usono.

meta