Abomenado
06.10.2007 § 2 komentoj
Je oktobro 3a, Beĉjo skribis pri la diraĵo de Buŝ konsilanto Debra Cagan, kiu diris ke ŝi abomenas ĉiujn irananojn. Li skribis ke ŝia diraĵo ŝokis lin.
Jes. Li rajtis esti ŝokita. Mi estas ankaŭ.
Mi ne legis la novaĵrakonton pri la diraĵo de Cagan, sed mi ne malfacile kredas ke Beĉjo skribis ĝuste. Nenion kion la Buŝ administracio faras surprizas min. Torturo, enlanda spionado, sekretaj malliberejoj, ktp. Kaj nun, la deklaro de ano de la administracio ke ĉiuj anoj de alia nacio abomeniĝas. Denove, la agoj de mia registaro hontigas min.
Cagan abomenas, eble Buŝ abomenas, sed la plejparto de usonanoj ne abomenas iun ajn. Usono estas nacio de enmigrintoj. Mi naskiĝis ĉi tie, sed mia patrino estis de Nederlando. Mi nun konas multajn homojn de aliaj landoj – Ĉinio, Hindio, Nederlando, Rusio, ktp. Kiel povus ni abomeni la tutajn popolojn de aliaj nacioj? Ni estas de la aliaj nacioj! Mi kredas ke la Buŝ administracio forgesas tiun fakton.
Estas pli kaj pli klara ke la sentoj de la Buŝ administracio ne estas la sentoj de la ordinara usonano. En la venonta elektjaro, multaj de ni feliĉos forigi la Buŝ administracion.
Skacxjo, vi pravas. Usono estas lando de enmigrintoj kaj kunesto de diversaj homoj.
Bela kaj trafa teksto!