Novaj Sintezatoroj

30.09.2007 § Komenti

Nu, la lasta semajno mi ludis multe kun mia nova muzikprogramo, Reason.

Mi unue aĉetis Reason tiam, kiam ĝi estis versio 2.0. Antaŭ tiam, mi havis kelkajn hardvarajn sintezatorojn, sed ili estis malfacilaj kunlabori. Ili sonis belan, sed estis tro malfacila kunregistri. Tiam, kiam mi trovis Reason, ĉar ĝi estas softvaro, muzika registro tre faciliĝis subite. Reason 2.0 ne sonis tiel belan kiel miajn hardvarajn sintezatorojn, sed ĉar ĝi estis tiel facila, mi preferis uzi ĝin pli ol la aliaj.

La sekva jaro, la Propellerhead-oj eldonis al ni version 2.5. Tiu eldonaĵo ne estis ripari problemojn, sed anstataŭe donis al ni pli muzikiloj. Senpaga! (Post la eldono de versio 3.0, multaj uzantoj anticipis senpaga 3.5 – sed ne, tiu ne okazis).

Nun, la programo estas versio 4.0. Tiam, kiam ili eldonis versio 3.0, ili reverkis la tutan sonsistemon, kaj finfine la programo sonis (preskaŭ) tiel bonan kiel miajn hardvarajn sintezatorojn. Tiel, kiel mi antaŭskribis, la nova versio enhavas multajn novajn muzikilojn. La lasta semajno, mi esploris ilin.

Ĝis nun, mi ne verkis novan pecon kun la nova versio – mi ĵus ludis. Mi anticipas ke mi verkos novan pecon baldaŭ, ĉar la vetero nun estas pluva kaj malvarmeta, kaj mi havos multan tempon verki endome.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Novaj Sintezatoroj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: