94 Jaroj

12.04.2008 § Komenti

Hodiaŭ, mia patro atingis 94 jarojn.

Antaŭ kelkaj tagoj, mi ankoraŭ ne aŭdis de iu ajn el mia familio pri naskiĝtaga festo por mia patro. Mi skribis al mia frato demandi se li havis iajn ajn planojn, sed li skribis al mi ke kaj li kaj lia koramikino vizitis nian patron dum Pasko, kaj ili konsideras tiun viziton ankaŭ esti la festo de la naskiĝtago de nia patro. Tial, ili havis ne planojn.

Mi provis telefoni mian plijunan fratinon, sed mi trovis ke la telefonnumero por ŝi kiun mi havis estis ne plu ĝusta. Tiu afero ne estas neordinara – mia fratino ŝanĝas sian telefonnumeron kelktempe ĉiujare. Mi ne scias la kialon, sed okazas. Mi retskribis al ŝi, sed mi ne ricevis respondon (ŝi eble ankaŭ ŝanĝis sian retadreson; mi ne surprizus).

Mi ĉagrenis ke neniu el mia familio volis festi la naskiĝtagon de mia patro. Tial, mi miris se nur mi mem irus al la urbo de mia patro kaj festos kun li. Finfine, mi pensis pri mia plimaljuna duonfratino. Mi provis trovi ŝian telefonnumeron, sed ne povis trovi ĝin. Mi retskribis al ŝi, kaj ŝi respondis kaj diris al mi ke nia patro vizitus ŝin vendredon, kaj eble ni povus festi sabaton. Plaĉas al mi aŭdi tion, ĉar mi ne volis ke ĉiuj forgesus pri li – 94 jaroj estas multaj jaroj, kaj li eble ne havos multajn pli. Ŝi ankaŭ petis de mi la retadreson de mia frato, ĉar ŝi pensis ke eble li (kaj lia koramikino) venus ankaŭ. Mi donis ĝin al ŝi.

Do, hodiaŭ mi veturis al Woodland, Vaŝingtono, al la Oaktree Restaurant (ĉe elirejo 21 sur I-5), kaj festis kun mia patro, mia frato (kaj sia koramikino), mia duonfratino (kaj sia edzo), mia nevino, kaj du kuzinoj. Woodland estas preskaŭ meze inter mia urbo kaj la urbo de mia duonfratino, tial la veturo ne estis tiel longa kiel se ni festis ĉe ŝia domo.

La festo estis surprizo por mia patro! Mia duonfratino ne diris al li ke ni ankaŭ estus tie. Ŝi nur diris al li ke ili irus al meztagmanĝo. Mia patro tial ne anticipis ke ni estus tie, kaj estis tre feliĉa vidi nin.

Kvankam mia patro atingis 94 jarojn hodiaŭ, li ne aspektas tiel. Se vi vidus lin, vi pensus ke eble li havas nur 70 jarojn (eĉ kvankam li naskiĝis dum la jaro de la komenco de la Unua Mondmilito). Li loĝas sole, ankoraŭ veturas ien ajn li volas, kaj ŝajnas plejparte sana. Mi esperas ke se mi vivos tiel longe, mi aspektos kiel bone.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading 94 Jaroj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: