Nova Ekrano, Kaj Mia Pollanda Amikino
29.04.2007 § 2 komentoj
Je lasta mardo, mi finfine aĉetis novan ekranon por mia komputilo. Ĝi estas normallarĝeca (ne larĝa) 20″ LKD ekrano. Mi ŝategas ĝin pli ol mia malnova 17″ ekrano. Ĉar miaj komputiloj estas malnovaj, mi ne povas vidi la ekranon je la ĝusta kaj plejbona resolucio (1400×1050), sed anstataŭe ĉe 1024×768. Estas okej, tamen.
En aliaj novaĵoj…
Hodiaŭ mi havis veran “esperantistan” sperton.
Por multaj monatoj, mi skribis al pola virino kiun mi renkontis ĉe Lernu! Ŝi loĝas en Sanok, Pollando, kvankam ŝi laboras portempe en Germanio. Dum ŝi estas en Germanio, ŝi ne havas facilan aliron al komputilo, tial mi ne aŭdis de ŝi ekde Pasko.
Ĉi-matene, mi iris al la “Trinkejo” por kelkaj minutoj antaŭ mi devis foriri mian domon (por ke aĉetulo povis vidi ĝin). Kelkaj homoj estis tie, kaj mi demandis kie ili estas en la mondo. Virino diris al mi ke ŝi estas en Pollando. Kiam ŝi diris tiun, mi diris ke mi konas virinon en Sanok, kaj ŝi estis surprizita. Ŝi diris ke si estas en Sanok! “Kiun konas vi en Sanok?” Mi diris la nomon de mia amikino, kaj ke ŝi estas nuntempe en Germanio. La trinkeja virino kriis ke ŝi konas mian amikinon, kaj antaŭ nelonge parolis al ŝi per telefono!
Plaĉas al mi aŭdi ke mia amikino faras bone en Germanio. Mi ne povis paroli multe, tamen, ĉar mi devis foriri. Antaŭ mi foriris, mi petis al la trinkeja virino diri “saluton” al mia amikino tiam, kiam ili sekve kunparolos.
Ŝajnas ke la esperantista mondo estas tre malgranda.
iufoje kontaktis min por tranokti en mia domo per Pasporta Servo (mi konjetas, ke vi konas kaj scias kion tio estas) iu E-istino de Tuluzo, sxi venis kun du amikoj (unu estis la mastro de Vinilkosmo, aliranta al Rotterdamo por prelegi) unu estis venezuelano nun logxanta en Hispanio, do mi demandis, sen kredi, nur por paroli: en Hispanio cxu vi konas esperantiston nomita Angel ? (mi korespondas kun li de pluraj jaroj) kaj li respondis jes, kaj ke li vidis lin la antauxan tagon!
Nu, esperantistojn estas malmultaj, do tio ne estis tiom miriga.
Sed via historio estas ja miriga hazardo.
Mi miris se la trinkeja virino nur mensogis al mi (eble kiel ŝerco), sed mi ne povas pensi kialon. Ĉiukaze, estus stulta mensogo. Ankaŭ, estas nemultaj esperantistoj en Sanok, tial estas tre facila kredi ke ili konas unu la alian.
Do, mi decidis kredi ŝin. Kompreneble, kiam mia amikino revenis de Germanio, mi trovos la veron.