Nenio Grava
07.09.2008 § Komenti
Ĉi tiu semajnfino estis trankvila, kvankam mi faris iom aferojn. Hieraŭ mi iris banken por deponi mian salajroĉekon, kaj poste bazaren por aĉeti iom vestojn. Ĉe la bazaro, mi aĉetis du pantalonojn kaj kvar ĉemizojn. Miaj malnovaj vestoj estis iom ĉifonaj, kaj mi bezonis aĉeti novajn dum iom da tempo. Sed, mi malamas butikumi por vestoj, kaj ĉiam trovis ion pli bona fari anstataŭe. Finfine, ĉi tiu semajnfino, mi sentis ke mi ne povus atendi plu.
Lastanokte, mi vidis filmon nomita “The Science of Sleep” (La Scienco de Dormo). Aŭ la filmo estis tre alta laboro de genio, kaj mi estas tro stulta kompreni ĝin, aŭ la filmo estis tute sensenca. Mi avertas iun ajn kiu volas vidi ĉi tiun filmon: vi perdos naŭdek minutojn el via vivo kiujn vi neniam rericevos, kaj vi bedaŭros ĝin ĉiame.
Mi havas nenion diri pri la prezidenta elekto; nenio ŝajnis okazi dum la lastaj kelkaj tagoj (aŭ, pli verŝajne, aferoj okazis, kiun mi ne vidis). Mi aŭdis ke McCain estas nun iomete antaŭen – mi esperas ke tiu ŝanĝiĝos baldaŭ.
Hodiaŭ mi faris nenion gravan. Mi ludis muzikon, legis interrete, vidis televidilon, kaj faris nemulte alian.
Respondi