Pli Primanaj Novaĵoj

28.11.2008 § 2 komentoj

La problemo kun mia mano daŭras, sed ĝi nun estas multe malpli ol antaŭe.  Lastan mardon mi iris, ne al la fizika terapiisto, sed al la kuracisto (mi devas viziti ŝin almenaŭ unufoje ĉiumonate dum la terapia periodo).  Ŝi diris al mi ke mi povas aĉeti ĉedoman tiradomaŝinon de ili.  Mia asekuro pagos 80% el la kosto, kaj ĝi kostos al mi nur $80-100 (usonaj dolaroj), kiun mi povas facile elporti la koston de.  Ŝi alportis unu, kaj instruis min kiel uzi ĝin, kaj tiam mi provis fari tiel.  Ĝi estas facile uzi, kaj mi povas regi la forton de la tirado.  En la kuracejo, mi uzis la maŝinon dum dek kvin minutoj, kun forta tirado.  Estis bone.

Mi ne jam havas la maŝinon, ĉar la kuracisto bezonas preskripton de mia primara kuracisto antaŭ mi povas aĉeti ĝin.  Ni anticipas ke sekvan ĵaŭdon mi povos preni unu hejmen.  Tiam, kiam mi havas ĝin, la kuracisto volas ke mi uzos ĝin dum kvin tagoj ĉiusemajne.  Mi antaŭĝojas pri tiam, ĉar la maŝino vere faras mian manon senti plibone.

Kial mi volas aĉeti tian maŝinon?  Mia kuracisto diris al mi ke mia problemo estas pro eta degenereco en mia spino (jes, mi maljuniĝas).  La problemo ne foriros – ĝi nur trankviliĝos.  Tial, tiam, kiam la problemo revenos, mi havos la maŝinon por helpi min.  Mi ne feliĉas pri maljuniĝado, sed mi feliĉas ke la problemo ne sensolvas.

§ 2 Responses to Pli Primanaj Novaĵoj

  • la Grafo diras:

    Mi sincere deziras al Vi baldaŭan bonan farton!

  • Skatĉjo diras:

    Dankon! Morgaŭ mi aĉetos la maŝinon, kaj uzos ĝin kvin tagoj el ĉiu semajno dum la venonta monato. Kaj, nuntempe mia mano sentas preskaŭ normala – kvankam tiam, kiam mi tenas mian kapon apartmaniere, la problemo rapide revenas tempete (ĝis mi rigardas malsupren, tiam ĝi haltas). Mi feliĉas pri ambaŭ aĵoj (la maŝino kaj la plibonsaniĝo).

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Pli Primanaj Novaĵoj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: