Antaŭ kelkaj semajnoj, mi mendis (kaj ricevis) aron de softvaraj sintezatoroj de Native Instruments (NI). La aro nomiĝas “Komplete 6“, kaj enhavas ses sintezatorojn. Tiuj sintezatoroj estas tre multekostaj tiam, kiam oni aĉetus ilin aparte ($1713 usonaj dolaroj). Sed, ĉar mi jam posedis unu el la aro, mi povis aĉeti ĉiujn por nur $339. Do, dum la lastaj kelkaj semajnoj, mia vera loko estis en la lando de sintezatoroj.
La instrumentoj nomiĝas: Absynth, FM8, Battery, Reaktor, Massive, kaj Kontakt. Ĉiuj estas malsamaj de la aliaj, kaj do ĉiuj havas malsamajn fortojn kaj malfortojn. Tamen, ĉiuj sonas tre bonaj – tiuj instrumentoj ofte uziĝas por la sonstrekoj de kinfilmoj aŭ televidaj spektakloj.
Do, mi komencis komponi novajn muzikojn, kun miaj novaj instrumentoj. Mi estas lerta je komencado, tamen. Finado estas pli malfacila.
Do, dum mi ludis kun miaj novaj ludiloj, mi ne respondis al miaj komentantoj de la lastaj kelkaj afiŝoj.
Do…
Mi ne kredas ke unu homo en Oslo povas ekspliki LA vidpunkton de Norvegio kaj Eŭropo, ĉar ne estas UNU vidpunkto. Ĉu vi kredas ke mi estas ia stultulo?
Sed, la vidpunkto de homo en Eŭropo, pri Eŭropo, estas probable pli signifa ol la vidpunkto pri Eŭropo de homo en (ekzemple) Kansas. La norvegianoj donis la premion al Obama, miaj usonaj amikoj ne komprenis, kaj mia norvegia amikino donis al mi kompreneblajn kialojn. Ĉu mi forĵeti ŝian opinion, ĉar ŝi ne povas paroli por ĉiuj homoj en Eŭropo? Se estas UNU homo en Eŭropo kiu ne akordas, ĉu tiam ŝiaj kialoj ne ĝustas? Pfft.
Rilate al nomoj… Tiam, kiam mi uzas neesperantajn nomojn (Obama, Judy, Native Instruments, ktp.), mi konsideras ilin fremdaj terminoj. Mi ne ŝanĝas iliajn literumadojn, kaj ne traktas ilin kiel esperantaj vortoj. Mi opinias ke la reguloj de Esperanto ne aplikiĝas al ili. Tial, mi ne uzas la akuzativan finon por ili. Se mi uzas SVOn kiam mi uzas fremdajn nomojn, mi opinias ke la signifo klaras. La aldono de -n al vortoj kiuj ne estas konstruitaj ricevi ĝin ne ĝustas. “Judyn” estas terura! Mi preferas skribi “Judy”, eĉ kiam ŝi estas la rekta objekto.